fel-kodo: pagu-n

numero: 006885 (aperu apud 84!!)

rubriko: politiko

foto-sugesto: kune sendata kromdosiero 006885.jpg (klarigo sube)

prioritato: 1

OPINIO

Kiu estas Jörg Haider?

La estro de la Libereca Partio, Jörg Haider, ne estas ano de la aýstria registaro sed restas landestro de Karintio (plej suda federacia lando de Aýstrio) por la periodo 1999-2004. Sed kiu estas Haider? Kial li estas daýre atakata de æefe maldekstrema gazetaro? Kial pro li la aliaj 14 EU-þtatoj kaj Israelo decidis parte izoli Aýstrion je politika nivelo?

Haider naskiøis en 1950 en Supra Aýstrio. Kiel 16-jarulo li aperigis gazetartikolon kun titolo "Kiom germana estas Aýstrio?" Inter 1970 kaj 1974 li estis estro de Libereca Junularo (germane: Ring Freiheitlicher Jugend); de 1983 øis 1986 ano de la karintia parlamento. En 1986 li fariøis estro de la Libereca Partio (germane: Freiheitliche Partei) kaj inter 1986 kaj1989 li estis aýstria parlamentano. En 1989 li estis elektita karintia landestro.

Naziaj kruela¼oj

En 1991 li parolis pri tiama, laý li mizera laborloka politiko kaj aludis, ke "kompare al tiu la nacisocialistoj (1933-45) faris bonordan (germane: ordentliche) tian politikon." La aliaj partioj taksis tion "bagateligo de la naziaj kruela¼oj" kaj Haider devis rezigni pri la landestreco. Post politikaj sukcesoj de la Libereca Partio (LP) li fariøis denove karintia landestro ekde 1999.

Mi studis la intervjuojn kun Haider (kiun, parenteze, mi ofte vidis okaze de televida diskutado: li estas multscia, simpatia, trafe reaganta, foje atakanta kaj nepripensanta, humurema; iu, kiu aspektas sana kaj pli juna ol li estas). Kaj, surbaze de la intervjuoj, mi konkludis, ke ofte temas pri intenca misfamigo pere de lerta ¼urnalismo. Jen modelo, kiun oni aplikis kontraý la iama aýstria þtatestro Waldheim [valdhajm]:

Demando: Kion vi diras pri la jaroj 1933 øis 1945?

Respondo: Okazis eventoj, kiujn mi plenforte malaprobas.

Demando: Æu? Do vi nomas la naziajn kruela¼ojn "eventoj"?

Per tiu metodo oni "pruvis", ke Haider estas "nazio". Plia ekzemplo: Haider iam diris, ke en nazia punejo (germane: Straflager) oni neniigis homojn. Sekvis diskuto, ke li ne bagateligu koncentrejon (germane: Konzentrationslager) al punejo. Tamen en la vortaro de la germana lingvo, kiun æiu aýstria lernanto havas, oni legas: "Konzentrationslager: Straflager ...".

Korektu la protokolon

La Verda Partio plej protestis kontraý la nova koalicio. Estas por øi embarase, ke verda parlamentanino ankaý uzis "punejo" anstataý "koncentrejo". Poste þi postulis, ke oni korektu la parlamentan protokolon.

La pinto de la misfamigo venis, kiam estis klare, ke la Socialdemokrata Partio perdos sian influon en la registaro. Dum la stokholma konferenco pri la amasmurdado meze de januaro, æefministro Klima, eble iel subtenata de þtatprezidanto Klestil, kvazaý mendis la EU-bojkoton, kiun subtenis ankaý Israelo. Tamen ne eblis malhelpi estigon de la nova koalicio.

Æu nun venos nova germana diktatoro? Nepras kompari la situaciojn de Aýstrio en 1920 kaj en 2000. Tiam la lando suferis pro malsato, manko de energio, senlaboreco. La aliancintoj malpermesis la aliøon al Germanio (vidu MONATOn, 2/1999), kiun deziris aýstroj. Inflaciego malriæigis la popolon kaj la politika sistemo estis nestabila.

Rasismo punata

Hodiaý Aýstrio estas forte ligita ekonomie kaj kulture al Germanio kaj al Eýropa Unio kaj øi estas unu el la plej riæaj landoj en la mondo. La ege maloftaj agoj rilate al politika ekstremismo kaj rasismo estas severe punataj. Plue Aýstrio akceptis centmilojn da rifuøintoj el la tuta mondo, inter tiuj miloj da judoj el iama Sovetunio. Multaj restis -- oni nur trafoliumu vienan telefonlibron.

En Vieno estas juda kaj araba gimnazioj kaj aliaj institucioj por minoritatoj (vidu MONATOn, 3/1999). Åurnalistoj estas bonvenaj por studi la situacion loke anstataý centfoje ripetadi vortojn þiritajn el la kunteksto kaj histerie inciti nesciantajn legantojn kaj aýskultantojn kontraý neekzistanta monstro.

Kalumnioj

Mi mem vivas en Aýstrio jam 50 jarojn kaj neniam vidis ian rasisman agadon. Mi instruas ekde 25 jaroj en gimnazio, en kiu la gepatroj de unu triono de la gelernantoj ne parolas la germanan kiel nacian lingvon. Tamen neniam okazis dum tiu tempo ia kontraýfremdula atako. Dum oni kalumnias mian landon, mi legas en gazetoj, ke en suda Hispanio okazas multtaga pogromo kontraý marokanoj, en El Ejido [el eðido]; Israelo ¼etas bombojn en suda Libano kaj Ruslando festas la "finan solvon" de la milito en Æeæenio.

Kia estas la Libereca Partio? Laý balotantoj temas æefe pri laborista partio. LP-anoj kaj -politikistoj estas tamen kaj dekstremaj kaj maldekstremaj. Ili ne hezitas priparoli aktualajn tiklajn aferojn en Aýstrio: pensioj, fremdlaboristoj, fidrogoj. Ili estas kontraý plia enmigrado, tamen por integrado de la multaj ne-germanlingvanoj. Ili celas subteni familiojn kun multe da infanoj. LP estas popolproksima, novtipa partio.

Walter KLAG

"Por ni gravas la homoj": jen elekto-frapfrazo de la Libereca Partio kun maldekstre LP-æefo Jörg Haider kaj pinta LP-kandidato, la paper-industriisto Thomas Prinzhorn, kiu ne iøis ano de la nova registaro.

ÿ;