Numero: 006899

Rubriko: enkonduko marto

Redaktoro: Stefan Maul <maul@newsfactory.net>

Prioritato: 1

Korektita versio

Estimataj gelegantoj,

en antikvaj tempoj oni senkapigis kurierojn, kiuj transdonis al reĝo malbonan novaĵon. Modernaj kurieroj estas ĵurnalistoj, kaj se ili povus, ankaŭ nunaj registoj senkapigus tiujn fihomojn, se ili informas la publikon pri fiagoj de politikistoj. Tion ĉi-momente ni povas bone observi en Germanio, kiun skuas financ-skandaloj de partioj, precipe kristandemokrata. Eksa kanceliero Kohl, kiu vundis leĝojn kaj do kulpas pri delikto, eble eĉ pri krimo, ne vidas sin kiel kulpulon sed kulpigas ĵurnalistojn. Li plendas, ke ili "ĉasas" lin. Federacia prezidanto Rau, kiu devis konfesi, ke li kiel ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj, plendas ke ĵurnalistoj troigas kaj prezentas faktojn ne sufiĉe milde. La politikistoj mensogas tiom longe, kiom ili povas; kiam ĵurnalistoj malkovras la mensogon, ili koncedas. Fakto estas, ke sen konstanta fosado de ĵurnalistoj la diversaj skandaloj eble ne tiel rapide, detale kaj komplete evidentiĝus. Ke tio ne plaĉas al malkovritaj pekuloj, tion ni ja komprenas, sed ili komprenu ke ne povus plaĉi al trompitaj civitanoj, se la vero ne aperus. Kiel ajn, amaskomunikiloj en Germanio denove pruvas, ke en jurbazita demokratio ilia rolo de "kvara povo" (apud leĝfara, ekzekutiva kaj juĝa povoj) estas ege grava kaj sukcesa. Bonŝance oni povas nek senkapigi nek forpeli ĵurnalistojn el siaj postenoj.

Ankaŭ MONATO ne forpelas redaktorojn. Sed unu el ili nun devas demisii pro tempomanko: Harri Laine, kiu modele redaktis la rubrikon "scienco". Ni bedaŭras kaj kore dankas al li, certe ankaŭ en via nomo.

Sincere via Stefan Maul

˙;