Numero: 006914

Rubriko: politiko

Fotosugesto: neniu

Redaktoro: PGubbins

Prioritato: 1

Korektita versio

IRLANDO

Lando de malsanktuloj

En MONATO 1999/2, p. 8 ("Imposta maljusteco"), oni raportis pri akuzoj kontraý la irlanda eksæefministro Charles Haughey [æarlz hoðe] pro malhonesteco, ¼urrompo kaj evitado de impostpagoj.

Haughey estas alvokita aperi en marto 2000 antaý juøisto de supera kortumo. Tamen estas raportite, ke la responsa juøisto decidis (supozeble laý peto de la advokato de Haughey) esplori kaj kontroli liston de 800 personoj, el kiuj estos nomumitaj ¼urianoj, kiuj decidos, æu Haughey estas kulpa aý ne.

Usonaj kortumoj

Tia esploro, kaj eventuala "purigo" de ¼urianoj, estas preskaý aý tute senprecedenca en Irlando. Laýþajne øi estas imita¼o de simila proceduro en usonaj kortumoj. La publiko indignegas, æar advokatoj de ordinaraj akuzitoj ne rajtas elekti aý rifuzi ¼urianojn por proceso, en kiu ili estas implikitaj.

La bizara ago de la juøisto povas øuste aý maløuste doni la impreson, ke oni intencas inkludi en la ¼urio nur simpatiantojn de la akuzito. En antikveco irlandanoj þatis nomi sian patrion "lando de sanktuloj kaj kleruloj." Hodiaý, pli videblaj estas la pekuloj kaj maljustuloj.

IRL.

ÿ;