Numero: 006937

Lingvo: syama@dokkyo.ac.jp

Prioritato: 2

Korektita versio

fotosugesto: bildo de (malnova) Petit Larousse, eventuale nova kaj malnova.

GENROJ EN LA FRANCA

Sinjorino "Le secrétaire" (la sekretario)

aý Sinjorino "La juge" (la juøistino)

La hindeýropaj kaj semidaj lingvoj montras tre strangan aparta¼on: en ili, la substantivoj estas dispartigitaj en tri klasojn, sen ia konata kaýzo. Tri klasojn, kiujn la gramatikistoj nomas gramatikaj genroj. Tio tre mirigas la orientanojn, en kies lingvoj ne ekzistas tiaj malsimpla¼oj. Efektive, kiam japanoj aý turkoj studas la francan lingvon, ili verþajne rigardas kiel æinan kaprompa¼on, ke la tasse (la taso) kaj la soucoupe (la subtaso) estas traktataj female, dum le bol (la bovlo) kaj le verre (la glaso) estas rigardataj kiel maskloj. Ili vane seræas la kaýzon de tiu stranga¼o. Kaj ili bone ridas, kiam ili konstatas, ke eæ grandvaloraj verkistoj falis en la kaptilon, ellasante senpripense la erarajn dirmanierojn un atmosphère, un esbroufe, une esclandre, un orbite ... (atmosfero, fanfaronado, skandalo, orbito) anstataý la øustaj formoj une atmosphère, une esbroufe, un esclandre, une orbite ...

Kelkaj lingvoj (la angla, la armena, la irana) perdis tiun aparta¼on dumvoje. Bone. Aliaj (la latinidaj) havas nur du klasojn, perdinte la neýtron. Sed la malfacileco restas sama. Tiu divido de la substantivoj en du klasojn estas efektive unu el la grandaj malfacila¼oj en nia kara franca lingvo. Iuj asertas, ke øuste tio kaýzas øian belecon. Povas esti. Æiakaze, tio estas nesuperebla fakto.

Sed, per æiuj diabloj, ni ne igu la aferon ankoraý pli malsimpla!

De jarcentoj, la franca lingvo kapablas distingi paniston (le boulanger) disde panistinon (la boulangère). Efektive, tiuj du homoj formas paron, kaj ambaý apartenas al nia universo: povas esti utile, precizigi, æu oni parolas pri unu, æu pri la alia. Sed se iu civitano turnas sin al sia deputito, kian utilecon havas la distingo inter le député (la virdeputito) kaj la députée (la deputitino)? Tio estas perfekte senutila: ne temas pri paro, kaj la sekso de tiu parlamentano havas nenion utilan æi tie. Antaý nelonge, la historiistino Hélène Carrère d'Encausse [helén kaðéð dankós] estis elektita al la plej alta posteno en la Franca Akademio. Þi tuj precizigis, ke þi estas ekde nun Sinjorino le Secrétaire perpétuel (la vivdaýra sekretario) (neýtre), kaj ne Sinjorino la Secrétaire perpétuelle (la vivdaýra sekretariino) (female). Þi donas la kialon de tiu firma decido: "la vivdaýra sekretario estas ne persono, sed institucio datumanta de 1635: ne temas pri mi, nek pri iu alia; mi ne volas øin virinigi kaj ligi kun mia esta¼o; tio estas pli logika kaj la franca lingvo fartas des pli bone." Alivorte, institucio ne havas sekson, kaj øia nomo havas nur la gramatikan genron, kiu fontas de øia etimo. Øi povas esti maskla, øi povas esti femala: unu þanco el du. Æi-okaze, temas pri maskla nomo (gramatike maskla, ne sekse maskla, kio estus tute alia afero).

Socia problemo

Iuj imagas al si, ke per la femaligo de la postenaj nomoj, oni batalas favore al la aliro de la virinoj al la diritaj postenoj. Tio estas plej maløusta. La vero estas eæ ekzakte mala. Oni þajnigas la problemon leksika, øuste por zorge kaþi la fakton, ke øi estas øisfunde socia. Oni ¼etas al la virinoj amuzilon, la femaligon de kelkaj substantivoj, kun la espero, ke ili kontentiøos per tio, kaj rezignacios pri la lukto por la egaleco de la salajroj kaj la aliro al la decidaj postenoj.

Kelkaj personoj imagas al si, ke ekzistas necesa kaj konstanta rilato inter sekso kaj gramatika genro. Tia rilato neniel ekzistas! Se øi ekzistus, en la mensa universo de la franclingvanoj, æiuj balenoj estus femalaj, kaj ekzistus nur maskloj æe la delfenoj! En preskaý æiuj animalaj specioj, la sola maniero reproduktiøi estus partenogenezo!

De kelkaj jaroj, la fama vortaro Petit Larousse akceptas une députée (deputitino) kaj une ministre (ministrino). La eldono de la jaro 2000 aldonas une juge (juøistino). Tiuokaze, kial oni ne inventas ankaý une hannetonne, une homarde, une poissone, une caïmane, une lézarde, une bouvreuille, une cachalote, une okapie, une rhinocérosse (melolontino, omarino, fiþino, kajmanino, lacertino, pirolino, makrocefalino, okapiino, rinocerino), vortojn ne ekzistantajn? Kaj se oni sentas sin devigataj krei femalajn neologismojn, kial la maskloj estus forlasitaj? Necesos do, sub minaco de neakceptebla maljusteco, fabriki <K>un écrevis, un langoustin, un coccinel, un balein, un musarain, un belet<N> (virkankro, viromareto, virkokcinelo, virbaleno, virsoriko, virmustelo), vortojn same ne ekzistantajn?

Siavice, la homa specio bezonus similajn krea¼ojn. Claudia Schiffer [klaýdja þifer] postulus, ke oni nomu þin une mannequine (manekenino). Oni ne plu komprenus la vorton médecine, kiu povus difini, ne nur "medicinon", sed ankaý "medicinistinon". Sinjorino la rectrice (rektorino) de la universitato estus homonimo de la rectrices (plumoj de birda pugo). Kona kuiristino ne plu estus nomata un cordon-bleu (blua kordono, sed une cordonne-bleue (blua þtrumpo), sed une basse-bleue (blua baso), aý eble une chaussette-bleue (blua þtrumpetino).

La deviga korolario estus, ke Catherine Deneuve [katðí>n denév] restus une vedette (æefrolulino) kaj une star (stelulino), sed Gérard Depardieu [¼eðáð depaðdjé] ne plu akceptus esti le dupe (la vir-trompito) de la evoluo de la lingvo, kaj iøus do un vedet (viræefrolulo) kaj un star (virstelulo), eble ankaý un idol des jeunes (viridolo de la junuloj). Trafikakcidento trafus nur un victime (virviktimo) se tiu virpersono (ce person) estas sinjoro.

Kaj se iu dirus tiam al mi: "vi estas une crapule (kanajlo) kaj une fripouille (fripono), æar vi skribis tian artikolon," mi respondus: "mi tre bedaýras, se mi estas un crapul (virkanajlo) kaj un fripouil (virfripono)!"

André CHERPILLOD

ÿ;