Numero: 006938

Spirita vivo: gerrit.en.madzy@planet.nl

Prioritato: 1

Korektita versio

ARKITEKTURO

Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000

La 19an de februaro 2000 mortis la aýstria artisto Friedensreich Hundertwasser [fridensrajð hundertvaser] (la nomo signifas "pac-riæa cent-akvo"), vojaøante sur þipo de Nov-Zelando al sia hejmlando, Aýstrio. Legante libron li por æiam endormiøis -- pace sur akvo.

Friedrich Stowasser1 [fridrið stovaser] naskiøis en 1928 en Vieno. Jam la sekvan jaron mortis lia patro. Kun sia juda patrino, kies multaj parencoj mortis en koncentrejoj, li travivis la duan mondmiliton (1939-1945) en la naskiøurbo. Post la abiturienta diplomo en 1948 li nur tri monatojn studis en la viena art-akademio kaj elmigris al Parizo. Nur unu jaron poste li trovis sian stilon kaj nomis sin Friedensreich Hundertwasser.

Studvojaøojn li entreprenis de 1949 øis 1951 al Italio, Hispanio kaj norda Afriko.

Li famiøas

En 1953 li pentris sian unuan spiralon, kiu iøis lia dumviva simbolo. Pro multaj ekspozicioj li estis baldaý mondkonata. En 1959 aperis lia "Malþimiga Manifesto" kontraý la raciismo en la arkitekturo. Li nomis la rektan linion "ilo de la diablo", kiu estu anstataýigita de la spiralo. En la sama jaro li estis nur tri monatojn docento pri arto en Hamburgo, æar li desegnis "senliman linion" æirkaý la arta altlernejo. La polico finis lian demonstracion, kaj Hundertwasser rezignis pri la docenta posteno.

Li defias per þokaj agoj kaj ideoj

En Vieno, sur la urban konsilantinon pri arto li þprucigis nigran farbon okaze de malfermo de studenta hejmo en 1968. Poste li nudigis sin kaj deklaris: "Tiu æi domo estas la plej granda fekejo, en kiu mi øis nun estis!". Enuigaj fasadoj plej tedis lin. En 1972 li publikigis sian manifeston "Fenestra Rajto kaj Arba Devo": Æiu -- laý li -- havas la rajton kaj eæ devon ornami siajn fenestrojn kaj planti arbojn sur la tegmento. En la 17a viena distrikto, en Ander-strateto, ankoraý videblas tiaj fenestroj.

Ekologia spiritualeco

En 1974 li propagandis la ideon de la humo-necesejo por ne malpurigi la valoran akvon. En 1984 li engaøiøis kontraý la danuba akvocentralo Hainburg2. Øis nun oni ankoraý ne konstruis tiun centralon, kaj saviøis valora apudrivera naturprotektita arbaro. En 1985 malfermiøis la Hundertwasser-loødomo en la tria viena distrikto. Proksime de øi en la sekvaj jaroj estiøis traviva¼a vendejo kaj la Arto-domo. Tiuj tri konstrua¼oj estas alloga¼oj por turistoj kaj montras la filozofion de Hundertwasser: Æar ebenaj plankoj estas maþinkonvenaj kaj malsanigaj, Hundertwasser ondigis ilin. Pro tio la homo retrovas la rilaton al la tero, relernas konscie vivi. La spacoj inter la kaheloj estas ne regulaj, foje unu kahelo aý spegulo estas rompita. En 1987 pro brulo damaøiøis la dua viena rubobruligejo en Spittelau [þpitelaý]. Unue Hundertwasser kontraýis la renovigon -- li estis por evito kaj reuzo de rubo. Post unujara korespondado kun urbaj oficistoj li decidis subteni la rekonstruadon per ornamado de la fasado kaj la kamentubo. Okulfrapa en la mezo de la kamentubo estas la 113-tuna orumita globo, en kiu troviøas mezuriloj por la ellasataj gasoj. El la 1110-kvadratmetra surfaco de la globo nokte brilas 1250 lumpunktoj.

Persone

Hundertwasser mem flikis siajn pantalonojn kaj mem faris siajn sandalojn. Kiel malamanto de simetrio li æiam portis du diversajn þtrumpetojn. Li disponis pri listo da adresoj, kie li povis iri vespermanøi sen antaýa anonco. Li estis "oblikva pensanto" kontraý la konvencia opinio, sendepende de la konataj ismoj. Lia pentristo-kolego Ernst Fuchs [fuks] nomis lin "pra-gnostikulo el la skolo de la maniðeanoj", æar li adoris la akvon kiel dion.

Sian plej grandan projekton Hundertwasser realigis en la orientstiria3 vilaøo Blumau [blumaý]: tie estiøis granda luksa kuracbanejo.

Finaj jaroj

Jam en 1984 Hundertwasser estis kontraý la aliøo de Aýstrio al Eýropa Unio (EU). Kiam Aýstrio tamen iøis EU-lando, li elmigris al Nov-Zelando. Sian lastan leteron li skribis al la Komitato de Eksterlande Vivantaj Aýstroj. Tie li kondamnis la bojkoton de kelkaj landoj de EU kontraý lia hejmlando.

La artisto trovis sian lastan ripozejon en la propra bieno en Novzelando, 60 cm sub la tersurfaco, volvita en tuko. Sur lia tombo kreskas arbo. Æu ni funebru aý enviu lin?

Walter KLAG

1. sto signifas cent en kelkaj slavaj lingvoj.

2. Hajnburg, urbo oriente de Vieno.

3. Stirio estas aýstria federacia lando.

Aýtoþosea restoracio Bad Fischau [bad fiþaý] sude de Vieno.

Ties lavejo. Tipa estas la neregulaj interspacoj inter la kaheloj.

Kuracbanejo Blumau (Blumaý) en orienta Stirio; foto de modelo.

Hundertwasser, kiam li estis 48-jara (memportreto; fotita el libro).

Rubobruligejo Spittelau [þpitelaý] en la naýa distrikto de Vieno.

Hundertwasser-loødomo en la tria distrikto de Vieno, en Löwengasse (Leonoj-strateto)

Hundertwasser-pentra¼o laý la "fenestro-rajto": Ander-strateto, 17a distrikto de Vieno.

ÿ;