reviziajho de Katalin. is

TITA VERSIO numero: 006946

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

HUNGARIO

Apenaŭ Tri-umfo

Vane atendis hungaroj daŭrigon de televida sapodramo, kiam abrupte malaperis de ekranoj elsendaĵoj de Kanalo Tri. Tuj post la vesperaj novaĵoj anoncis parolisto, ke ĉiuj programoj tuj ĉesos.

La enigmo rezultiĝis de hungara televida politiko. La ŝtato proponis du kanalojn sed anoncis sin tri koncesiavidaj kompanioj. Krom Kanalo Tri prezentis sin skandinava kompanio SBS kaj luksemburga RTL. Komisiono koncesiis la kanalojn al la du lastaj, sed Kanalo Tri, kiu proponis plej grandan monsumon, proteste iniciatis juĝaferon.

Dume oni konstatis, ke la proponoj kaj de SBS kaj de RTL entenis erarojn, kaj do Kanalo Tri ekfunkciis. Poste SBS aĉetis Kanalon Tri kaj tuj nuligis kaj la servon kaj la juĝaferon. Por ne senti sin ekskludata, RTL tiam akiris duonon de Kanalo Tri. Kaj jen demando: kiu pli fascinas -- la malantaŭekrana aŭ la surekrana sapodramo?

Karlo JUHÁSZ<N>/pg

˙;