TITA VERSIO numero: 006949

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

UKRAINIO

Subtera katastrofo

Pereis 80 karboministoj, kiam okazis eksplodo je profundeco de 664 m en ŝakto ĉe minejo en la provinco Luhanska en Ukrainio. Nur sep viroj travivis la eksplodon, kiu orfigis 162 infanojn. Laŭ la koncerna ministro eksplodis polvokarba miksaĵo. Ŝajnas ankaŭ, ke subtere oni ne sufiĉe sekurigis kontraŭ fajro.

Dum du tagoj oni tutlande funebris. Partoprenis apartan ceremonion prezidanto Leonid Kuĉma, ĉefministro Viktor Juŝĉenko kaj miloj da ŝakistoj. Al la familioj de la mortintoj sendis kondolencon kaj monon i.a. ambasadoroj de Usono kaj Ĉinio, la brita registaro, la tutukraina jud-kongreso kaj ukrainaj parlamentanoj.

Araneo

˙;