Numero: 006955

Rubriko: Turismo

Prioritato: 3

Korektita versio

BELGIO

Fama karnavalo en Binche

Je æirkaý 50 km sude de belga æefurbo Bruselo situas urbo Binche [binþ], kies nomo estas intime ligita kun fama kaj tradiciriæa karnavalo. Øi regule okazas en la urbo ekde la 14a jarcento. La karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero. Øi daýras tri "festenegajn" tagojn (dimanæo, lundo kaj mardo) antaý la fastperiodo. Tamen ties riæenhavaj eroj folkloraj komenciøas ses semajnojn antaýe.

Karnavala ciklo

Øi konsistas el la tiel nomataj "tamburritmaj" provludoj kaj baloj. "Tamburritmaj" provludoj okazas la 6an kaj 5an dimanæojn, kaj baloj la 4an kaj 3an dimanæojn antaý la karnavalo. Baloj kun muziko -- la 2an kaj 1an dimanæojn antaýe. En la monato, kiu antaýas la karnavalon, okazas ankaý baloj de maskitoj. Lunde, antaý la "festenega" dimanæo, okazas vespero de "Trouilles de Nouilles" [truj de nuj] kaj balo de subtenantoj. Centoj da maskitoj vagadas laý la stratoj de Binche, "intrigas", iras de trinkejo al trinkejo, amuzante sin per multaj þercburleska¼oj.

La "festenega" dimanæo estas tre bunta pro la centoj da partoprenantoj, surhavantaj maskojn originalajn aý luksajn, kiuj æiujare estas renovigataj. Oni konsilas la vizitontojn veni al Binche antaý la 10a horo antaýtagmeze, æar posttagmeze okazas vidinda procesio de 1500 maskitoj.

La "festenega" lundo estas tago pli kvieta, eæ preskaý familia.

La "festenega" mardo estas la ununura tago, en kiu la karnavalaj maskitoj, nomataj ¼iloj, eliras. La plej kortuþaj momentoj æi-tage okazas je la tagiøo matene, kiam la ¼iloj dancas sur la stratoj de la ankoraý dormanta urbo kaj æirkaý la 10a kaj 11a horoj, kiam ili surhavas kuriozajn tradiciajn maskojn. Vespere ili, kune kun la reøoj de l' tago, dancas kun la homamaso, enritmigante paþojn.

Kostumo de ¼iloj

Øi konsistas el bluzo kaj pantalono. Tajlita el lintolo, la kostumo estas ornamita per dudek heraldaj leonoj, steloj, kronetoj kaj belgaj blazonoj nacikoloraj, tranæitaj el nigra kaj ruøa felto. Øi entenas æirkaý cent ornama¼ojn. Pro iuj el ili necesas kvar sinsekvaj surmetoj. Post kiam la ¼iloj surmetis la bluzon, ili remburas øin per avena pajlo por formi du øibojn -- bruste kaj dorse, kiuj devas resti kompaktaj kaj senmovaj. La tutan kostumon ili firme fiksas per zono.

Por la kolumeto, manikoj kaj pantalonaj refalda¼oj estas bezonata 150-200 m da plisita rubando. Øi estas plisita per rara maþino, kiu helpas la laboriston dum la plenumo de tiu malfacila tasko. Se la æapelo estas kolorigita, ankaý la kolumeto devus esti iomete kolorigita rande de la rubando.

La zono konsistas el remburita tolo, tegita per flava aý ruøa lano, æirkaýita de 7-9 sonoriletoj. Øi pezas du kilogramojn. Krome, vera tintilego ornamas la bruston de æiu ¼ilo.

La þuoj por la dancoj estas ellaboritaj el blanka lano kaj ne havas kudroliniojn. La lignoþuojn ja oni produktas el poploligno kaj ornamas per ledaj akcesora¼oj, kiujn lokaj manlaboristinoj pretigas. Tiuj lastaj estas garnitaj per kolumetoj el plisita rubando.

La æapelo surhavas strutplumon kun alteco de 1,50 m, kiu konsistas el tri plumoj je 50 cm. Sur tiu alta plumo aldoniøas aliaj plumetoj, kiuj elformas la tuton. La ¼il-æapelo konsistas el 8-12 plumegoj, estigitaj el la kunigo de 240 øis 290 plumetoj. Ties proksimuma pezo estas tri kilogramoj. La tuto estas fiksita sur metala armaturo. La æapelon, tenatan per blankleda mentonrimeno, oni surhavas marde posttagmeze.

La masko konsistas el tolo, verdaj okulvitroj kaj lipharoj tiaj kiaj portis Napoleono 3a. Øi estas produkta¼o de lokaj manlaboristoj. Ties modelo estas protektata: oni ne rajtas kopii øin, nek vendi. La masko estas vendata nur al ¼iloj de Binche, kiuj surmetas øin nur en la "festenega" mardo frumatene.

Unu el la atributoj de ¼iloj estas simpla balaileto el salika¼oj, kunligitaj per rotanga¼oj. Laýkutime ¼ilo ¼etas sian balaileton al karnavala spektanto, kiun li deziras saluti.

La ¼iloj mem neniam forlasas sian urbon Binche. La ¼iloj estas neimageblaj ekster Binche, kaj la urba karnavalo ne povas funkcii sen ilia partopreno. La karnavalo de Binche estas vere aýtentika.

Krom sia fama karnavalo, Binche allogas la turistojn per siaj historiaj kaj arkeologiaj vidinda¼oj: remparo, urbodomo, kanonika preøejo, kapelo de la malnova tombejo, hospitalo "Sankta Petro", rifuøejo de la "Bona Espero", turo de l' soræistino k.a. Binche posedas la ununuran remparon en Belgio devenantan de la 12a jarcento. En la malnova Kolegio de aýgustenaj monaðoj nun troviøas Internacia muzeo de karnavalo kaj masko.

Maxime LECHIEN

La veraj ¼iloj neniam forlasas sian urbon.

Kun verdaj okulvitroj kaj Napoleono-lipharoj...

ÿ;