Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

Numero: 006958

Psiko sen karno

La temo de Robert Richardson en la noto pri "metempsikozo" (MONATO, 2000/3, p. 22) enkondukis problemon ankaŭ rimarkitan de klasikanoj en la tradicio budhisma. Laŭ vidpunktoj de budhanoj Richardson estus deklarita pudgalavadin, t.e. personalisto. Verŝajne, li sentis sin ne tute komforta pri la koncepto "reenkarniĝo", sed lia preferita vorto por estonta estiĝo, "metempsikozo", ankaŭ portas kriplan signifon -- se ni akceptus budhisman perspektivon. La argumento kontraŭstaris la baratan kaj ĝainan teoriojn (kaj eĉ la egiptan) ke estonta vivo devas postuli animon, eternan memon aŭ mion, aŭ iun ajn alian konceptan signifon pri la atmano. Tiu neatmana temo estas centra teorio de la budhanoj kies doktrino rilatas al karmo (agado) kaj la senĉesa rondo de nasko kaj morto. Tiu ĉi transmigrado estas plej bone esprimita en la sanskrita lingvo per punarbhava, t.e. renaskiĝo. Ne estas necese sugesti substancigon de iu el unu vivo al alia, almenaŭ en la doktrina tradicio de la Buddhodarmo.

Elson SNOW, Usono-redaktoro de Wheel of Dharma

˙;