Numero: 007002

Arto: arosjev@mail.ru

Prioritato: 2

Korektita versio

MUZIKO

Kanzonoj por interna konsumo

Aperis la du lastaj el la dek KD-oj (aŭ kodiskoj) de "Kolekto 2000", lanĉita de Vinilkosmo en 1998 kun la helpo de FAME-Fondaĵo. Kolekto ne nur ekstreme akurata, sed ankaŭ tre sukcesa. Ĝi plimultigas la nombron de nialingvaj KD-oj, kun prezento teknika kaj grafika komparebla al tiu de nacilingvaj. Probable ili sufiĉe panoramas la nuntempan muzikon en Esperanto.

La okan diskon, "Survoje", aŭtoras franca ensemblo "La Kompanoj", el Bordeaux. Ili deklaras siajn kantojn "sennaciecaj", evidentaĵo ĉe "Jes, ni solidaru!" (kontraŭ rasismo) kaj "Vizito al Eŭrodisnej"' (kontraŭ tutmondigo de usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara). Temas grandparte pri kanzonoj ege diverstemaj (pri Uliso, pri kondomoj) kaj diversstilaj (jen kajteca kanto, jen tiu ĵaklepuile ajnisma, jen alia simple nikolina) surbaze de tekstoj de Marcel Redoulez, kvazaŭ muzikigitaj poemoj.

Restas la demando, ĉu ĉi tia kabareta muziko montreblas al unuafoja aŭdanto de Esperanto, ĉu ĝi aŭdigeblas en radio. Mi dubas. Mi trovas ĝin iom eksmoda, almenaŭ por rokemaj kaj popemaj oreloj.

Jorge CAMACHO

La Kompanoj: Survoje. Eld. Vinilkosmo (Kolekto 2000 n-ro 8), Donneville, 1999. Kompakta disko, 24 minutoj. Prezo ĉe FEL: 15,60 eŭroj + afranko.

˙;