Numero: 007016

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 1

Korektita versio

BALKANIO

Balkana konferenco certigis 2,4 miliardojn da eýroj

Per promeso disponigi 2,4 miliardojn da eýroj finiøis en Bruselo la unua konferenco pri financado de la Stabilecpakto por Sudorienta Eýropo.

La partoprenantoj (la G8-þtatoj, Eýropa Unio, Monda Banko kaj aliaj internaciaj institucioj, entute reprezentantoj de 44 landoj kaj 36 internaciaj organiza¼oj) provizis la tiel nomatan rapidstartan paka¼on per la necesaj monrimedoj.

Bodo Hombach [hombað], kunordiganto de la Stabilecpakto, fine de la konferenco konkludis ke la rezultoj superis æiujn prognozojn. Celo de la konferenco estis disponigi almenaý 1,8 miliardojn da eýroj por Balkanio.

Dum unu jaro per tiuj monrimedoj oni akcelos la konstruon de substrukturo kaj la kreadon de sekureco, kiuj kontribuu al la reveno de la fuøintoj kaj la estigo de demokratiaj kondiæoj. Laý Hombach plej urøaj estas sekureco kaj demokratiigo. Poste venos vico da klerigaj kaj repacigaj programoj.

La kreditojn oni rezervis por realisme ellaboritaj projektoj. Ekzemple, la nova ponto super Danubo inter Rumanio kaj Bulgario, kiun oni ofte menciis dum la konferenco, kostos entute 180 milionojn da eýroj. Tamen por la unua jaro estos disponigitaj nur 5 milionoj.

La kontrolado de la efektivaj elpagoj estas submetita nun al laborgrupo de G8, EU, la financaj institucioj kaj æiuj kreditricevontaj landoj. Laý eldiro de Hombach, la premo sur li mem kaj sur æiuj partneroj pro tio estas tro granda. La sekva fazo de la projektoj en Balkanio komenciøos nur kiam la unua fazo estos sukcese finita. Pro tio la dato de nova konferenco nun ne povas esti difinita.

Evgeni GEORGIEV

{in kader}

G7, G8 kaj G77

G7 aý G8 estas grupo de la plej riæaj landoj, kiu de tempo al tempo kunvenas por diskuti pri aktualaj problemoj. Origine, en 1975, estis nur 6: Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono. En 1976 aldoniøis Kanado kaj efektive estis G7. Ekde 1977 ankaý la prezidanto de la Eýropa Komisiono kundiskutas kaj ekde 1994 (sed ne æiam) la prezidento de Rusio.

Ekzistas ankaý G77. Øi ekde 1967 grupigas la plej malriæajn landojn. Nun estas 133 membroj. G77 lastfoje kunvenis meze de aprilo 2000 en Havano, Kubo.

rr

ÿ;