orektita versio

numero: 007020

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

IRANO

Sub kruela mano

Diktatoroj tre bone konas la valoron kaj potencon de libera gazetaro: pro tio la plej supera gvidanto de Irano, Ali Khamenhi, en prelego antaŭ 100 000 junuloj (plejparte perforte arigitaj el lernejoj kaj armeaj taĉmentoj) denuncis diversajn periodaĵojn. Tiuj funkcias, laŭ Khamenhi, kiel malamikoj de la ŝtato: ili propagandas vidpunktojn de usonaj, britaj kaj aliaj cionismaj amaskomunikiloj.

Tuj post la denunco konservativuloj, pretekstante subteni islamon, ekatakis. La potenca armeo de Gardantoj de Islama Revolucio publikigis minacleteron kontraŭ kleruloj kaj tiuj, kiuj apogas reformon. Plue la tehrana branĉo de Juga Povo ordonis, ke ĉesu ok tagĵurnaloj (poste oni permesis reaperigon de unu, kies eldoninto, Said Haĝarian, estis surstrate pafita de konservativuloj). Aldone oni malpermesis tri semajnajn revuojn kaj unu monatan.

Fremdaj malamikoj

Laŭ la Juĝa Povo, tiuj publikaĵoj intence aperigis ofendajn materialojn kontraŭ religiaj principoj de la islama revolucio. Samtempe ili publikigis artikolojn kontraŭ la konstitucio de la Islama Respubliko, kontraŭ gazetara juro, irana socio kaj naciaj unueco kaj sekureco. Tiaj raportoj, laŭ la Juĝa Povo, alportis rideton al la vizaĝoj de fremdaj malamikoj kaj vundis la koron ne nur de piaj islamanoj sed ankaŭ de la plej supera gvidanto de Irano.

Krome oni arestis kaj malliberigis ĵurnalistojn, i.a. Akbar Kanĝi, pro artikolo pri murdoj de kleruloj, kaj Latif Safari, pro artikolo kontraŭ mortpuno kiel ŝtata krueleco.

Friponaĵoj

Konservativuloj, fiaskinte en la parlamenta baloto, kaj ne posedante aliajn rimedojn krom uzi kruelan manon, ĉiamaniere strebas reteni sian potencon. Ekzemple la konsilantaro de Gardantoj de la Konstitucio, regata de konservativuloj, nuligis baloto-rezultojn en 11 urboj. La konsilantaro parolas eĉ pri friponaĵoj en la parlamenta baloto en Tehrano, kie reformistoj gajnis 29 el 30 mandatoj. Politikaj observantoj timas, ke konservativuloj trovos rimedon por iel nuligi la tutan nacian baloton.

Ĉio -- plendoj de la plej alta gvidanto, Ali Khamenhi, kontraŭ reformistoj, minacletero de la armeo de Gardantoj de Islama Revolucio, fermo de reformismaj publikaĵoj, murdoj, atako, aresto kaj malliberigo de liberpensaj ĵurnalistoj -- klare montras, ke regantaj konservativuloj malrespektas la volon de la popolo kaj malemas cedi sian povon al reformistoj. Tamen ili jam bone scias, ke la subpieda grundo jam neripareble fendiĝis.

MORI

˙;