Numero: 007023

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Knaba maturiøo

Jen traduko de klasika¼o de la flandra literaturo, "Kobeke", verkita en 1933 de Ernest Claes, laýdire la plej aýtobiografia el liaj verkoj. Komence, øi pentras lirike kaj detalo-riæe la familion, cirkonstancojn, naskiøon kaj infanaøon de Kobo Persuso. Tio okazas en ebena arbara parto de Flandrio; abundas priskriboj de la naturo, vetero, vegeta¼oj kaj bestoj. Kelkloke, la verkinto enigas vin eæ en la cerbon de la farmbestoj; estas æarma sceno, en kiu la bestoj debatas siajn relativajn meritojn, øuste kvazaý petolaj infanoj. Abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj kaj birdoj. Natura¼oj alprenas fojfoje simbolajn signifojn -- pinarboj kvazaý sentineloj kaj prijuøantoj de preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo inter Kobo kaj Linjo. La homojn la romano prezentas per lakonaj, kamparanecaj dialogoj kaj abundo da popolaj kaj poste religiaj kantoj.

La verkon konsistigas mallongaj æapitretoj, aranøitaj en dek sekcioj. Ofte la æapitret-fermaj frazoj okul-frapas. Ekzemple, priinfanaj pensoj (p. 39) pro la eksbebiøo de Kobo: "Ili ricevas mamon, ili ricevas botelon, ili ricevas unu denton kaj la unuan pantalonon. Ili havas 5 aý 6 jarojn antaý ol oni scias tion."

La rakontado estas en la tria persono -- eæ di-okula foje, tamen, kiam æapitreto prezentas æefe skizon de unu rolanto, la stilo transformiøas al ties karaktero, impresante kvazaý en la unua persono, sen esti formale tia.

La juneco disvolviøas en malriæa, kampara superstiæe religia kunteksto. Tio gvidas Kobon kandidatiøi kiel frato en abatejo. Tiuparte, la kviete humura ironio de Claes subtile sed tre efike primokas la kontraýdirojn de la monaða vivo. Post sperto de tri vizioj, Kobo komprenas, ke li ne eltenos la klostran vivon kaj forlasas øin, plunaive, por semi bonon en la mondon. Tio kondukas lin tra kelkaj katastrofoj, øis tuþo de la tiutempa urba vivo. Nur fine de la libro, en brile ne-superfluon-dira konkluda æapitreto -- li revenas al siaj radikoj.

Laý la normoj de nuntempa prozo, oni emus je iom malpli da priskriboj, precipe en la unua parto -- tamen, bone skizitan fonon oni bezonas por kompreni kaj øui la ceteron. La traduko estas flua kaj bona. Æiuj nomoj havas esperantigitajn formojn, øenerale tio bone efikas, sed en scenoj de komuna festado, kie necesas mencii en unu alineo trionon de la tuta vilaøanaro, la artefariteco iom travidiøas. La libro estas teknike laýdinda, sen preseraroj; dudeko da specif-stilaj lini-artaj bildoj ornamas øin. Jen valora aldono al la kolekto da literatura¼oj el la malpli grandaj lingvoj de nia mondo.

Stefan MACGILL

Ernest Claes: Kobo. El la nederlanda tradukis Cor Bruins. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1999. Ilus. Jozef Candré. 232 paøoj. ISBN 90 71205 64 9. Prezo æe FEL: 24 eýroj + afranko.

ÿ;