Numero: 007024

Scienco: iza@luna.nl

Prioritato: 2

Korektita versio

TEMPO

Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloøo

Unu tago estas 24 horoj; unu horo estas 3600 sekundoj. Tio sufiæas por la æiutaga vivo jam de jarcentoj. Por natursciencaj aplikoj oni bezonas pli ekzaktan difinon de la sekundo.

La rotacio de la Tero estas ne tute konstanta. Por precizege mezuri la tempon necesas multe pli regula procezo, kia estas certa vibrado de la atomoj de la metalo cezio. La nun valida difino estas: Unu sekundo estas 9 192 631 770 da tiuj vibroj, mezurata de atomhorloøo.

Du el la plej ekzaktaj atomhorloøoj de la mondo troviøas en la Federacia Fizik-Teknika Instituto PTB1, en la germana urbo Braunschweig [braýnþvajg]. Tie la fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporiøas. Per magneto oni aliigas la energistaton de tiuj vaporiøintaj atomoj. Dum tiu tempo ili dissendas elektromagnetan ondon, kies frekvenco estas 9 192 631 770 hercoj2. Kvin gramoj da cezio sufiæas por dek jaroj.

La atomhorloøoj daýre kontrolas sin reciproke. Dum la lasta jardeko la devio estis nur duono de milionono de sekundo. Do post 20 000 000 jaroj la devio estos unu sekundo.

Atomhorloøoj troviøas ankaý en satelitoj. Tiel eblas konstati la ekzaktan pozicion ekzemple de þipoj kaj aýtomobiloj. La ekzakta tempomezuro necesas por pruvi kelkajn asertojn de Einstein-a [ajnþtajna] relativec-teorio.

Hejme vi ne povas starigi atomhorloøon: øi estas tro peza (la maso estas preskaý 1000 kilogramoj) kaj multekostega. Krome, øi devas esti protektata kontraý deeksteraj skuoj. Tamen vi povas uzi la PTB-tempon, se vi povas kapti la ondojn de la DCF77-sendilo3, kiu staras proksime al Frankfurto sur Majno, Germanio. Similaj sendiloj staras ankaý en aliaj landoj, sed ili dissendas aliajn frekvencojn. La devio de radiregata horloøo estas malpli ol unu milono de sekundo.

Walter KLAG

1. Physikalisch-Technische Bundesanstalt.

2. Memore al Heinrich Hertz [hajnrið herc], germana fizikisto. 1 herco (1 Hz) = 1 vibro en 1 sekundo.

3. D = Deutschland (Germanio); C = tipo de la sendilo; F = Frankfurt; 77 signifas, ke la frekvenco de la ondoj estas 77 000 hercoj.

Radiregata sunbateria brakhorloøo. (M4/15 = 020)

ÿ;