Numero: 007030

Rubriko: moderna vivo

Fotosugesto: neniu

Redaktoro: PGubbins

Prioritato: 2

Korektita versio

IRLANDO

Seræata: justa solvo

Øis antaý nelonge la socio en la Irlanda Respubliko estis relative homogena: precipe katolika, konservativa, agrikultura kaj keltdevena. Malmultaj turistoj vizitis øin krom irlandoriginaj usonanoj, seræantaj familiajn radikojn en la lando de siaj prapatroj.

Post 1973, kiam la registaro de Allende en Æilio estis perforte faligita de dekstrulaj armeanoj, kelkaj æiliaj politikaj rifuøintoj trovis azilon en Irlando. Tiu eta enmigro, kaj kelktempa gastigo de malgranda nombro da viktimoj de la balkanaj militoj, estis preskaý la solaj kontribua¼oj de la irlanda þtato al mildigo de la prema monda rifuøinto-problemo. Dum lastaj jaroj, tamen, la Irlanda Respubliko pli kaj pli tuþatas de kreskanta ondo da migrantoj (azilpetantoj, rifuøintoj kaj ekonomiaj migrantoj), kian spertas æiuj aliaj membro-þtatoj de la Eýropa Unio.

Publika paniko

Nun, apud la rifuøintejoj haste establitaj de la irlanda registaro, vice staras eksterlandanoj el orienta Eýropo kaj el Afriko, petante permeson loøi kaj eventuale labori en Irlando. Æar la instancoj ankoraý ne sukcesis krei adekvatajn strukturojn por alfronti la problemon, estiøas publika paniko kaj ðaoso en þtataj departementoj.

Pro tio, ke la plimulto de la migrantoj videblas en la æefurbo, la departemento pri justico (kiu lastatempe ofte montris sin tre maljusta) provas disigi ilin tra la lando. Sen adekvate konsulti la lokajn sanservojn, lernejojn kaj ordinarajn loøantojn, la departemento translokas migrantojn al disaj kamparaj urbetoj kaj vilaøoj, kie mankas publika transporto, sufiæe da kuracistoj, taýgaj okupoj aý distra¼oj.

Mona subteno

La registaro ¼us dekretis, ke æiu "gasto" ricevos loøadon kaj manøa¼on, plus semajne 15 irlandajn pundojn (18,75 eýrojn) kiel monan subtenon. Øis fina decido pri ilia sorto, ili ne rajtas labori aý seræi postenon. La sumo de 15 puntoj (irlandaj pundoj) apenaý sufiæas eæ por unu vojaøo al la æefurbo por trakti kun aýtoritatoj aý kun advokato.

La instancoj provizas al plenkreskaj enmigrintoj nek instruon en la angla lingvo aý -- en gaelaj regionoj -- en la irlanda, nek rimedojn por okupi la longajn horojn de deviga mallaboro dum la atendoperiodo, kiu povos daýri du jarojn aý pli. Moderaj irlandanoj timas, ke tia fuþflikita programo ne kapablas solvi la problemon kaj eæ povos doni pretekston por rasismaj atakoj aý almenaý por diskriminacio, kiel laýraporte jam abunde okazis en aliaj EU-landoj.

Sendube æi tiu situacio estas problemo, kiu urøe postulas solvon, ne nur en Irlando, sed ankaý en tuta Eýropo kaj la mondo øenerale. Tia solvo -- se solvo eblas -- nepre devas esti ne nur justa sed ankaý humana kaj homarama.

Garbhan MACAOIDH

ÿ;