Korektita versio

numero: 007032

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: perpoŝte sendotaj

prioritato: 2

INTERNACIISMO

Harmonio el konflikto

En aprilo la aŭstralia ĉefministro, John Howard, kaj la ĉefo de la parlamenta opozicio, Kim Beazley, partoprenis ceremonion en Galipolo, Turkio, memore al la 85a datreveno de tiea batalo de la unua mondomilito. Tiam aŭstraliaj kaj novzelandaj soldatoj surteriĝis sur la duoninsulo Galipoli: sekvis monatoj da terura kaj sanga batalado.

Eĉ kiel malamikoj aŭstralianoj kaj turkoj reciproke respektis unu la alian. Tiama turka estro, Kemal Ataturk, konsolis gepatrojn de falintaj soldatoj, dirante: "Perdinte siajn vivojn en nia lando, ili fariĝis ankaŭ niaj filoj." Nun, ĉe la batalejo, troviĝas en paco-parko memoriga monumento.

Ekde 1970 40 000 turkoj migris al Aŭstralio, kie nun 100 000 homoj estas turkdevenaj. La aŭstralia ĉefministro, vizitante la iaman batalejon, substrekis, ke el kuraĝo kaj amo al patrolando kreskis vera amikeco -- konflikto sanĝiĝis al harmonio.

Ralph HARRY

Ĉe iama batalejo sur duoninsulo Galipoli situas en paco-parko monumento al miloj da mortintaj soldatoj.

La aŭstralia ĉefministro, John Howard, substrekis, ke el amo al patrolando fariĝis vera amikeco.

˙;