Numero: 007033

Lingvo: syama@dokkyo.ac.jp

Prioritato: 2

Korektita versio

Foto: eventueel foto van Agave (plant)

CENTRA AMERIKO

Nepre øia nomo estas Meksiko

Inter la pluraj versioj celantaj etimologie klarigi la devenon de la nomo México [méðiko] kaj interpreti øian signifon, estas la jenaj: mexi signifas "infloreska trunko de agavo"; mexictli [meþiktli], de me "agavo" kaj xictli "umbiliko"; la sufikso co de México signifas "æe la loko de"; do, laý la lingvo de la azteka popolo, "umbiliko de la agavo"1. La usona esperantisto kaj elstara nahuatlisto2 McAfee tute nekomplike tradukis la nomon Meksiko kiel "La Agavaro", kaj la saøa klerulo kaj analizisto Gutiere Tibon menciis la estantan rilaton de la vorto Meksiko kun la terminoj Mecsi kaj Meisi, kiuj signifas "sankte oleumita", "Mesio"; la dio Hiutzilopochtli mistike sanktoleumis sian popolon per terebinta balzamo por doni al ili la nomon Mexica anstataý azteka3.

Kiel ajn estus, æiel en la vorto Meksiko oni iel trovas certan rilaton kun agavo. Nepra kaýzo de tio ja estas ke, por la antikvaj popoloj de la lando Meksiko, agavo estis dio-planto, la nobla vegetalo el kiu oni eltiris æion por subteni la vivon (vidu tabelon).

Tamen ne nur por la antikvaj popoloj de tiu lando rezultis eksterordinara la agavo, sed nuntempe øi ankoraý estas tia. La agavo ankoraý estas la fonto de la pulkvo4, kaj precipe la fonto de tequila [tekila]!

Pulkvo

La vorto pulque [pulke] devenas de la aztekismo poliuhqui, kiu signifas "difekta, malkomponiøinta"; tio, alude la fermentadon de la dolæa suko aý miel-akvo, æerpita el la koro de la tiel nomata "milda agavo" aý Agave atrovirens. Pulkvo do estas la alkohola trinka¼o nek distilita nek filtrita, de malklara, duonblanka aspekto kaj iom viskeca; øi enhavas proksimume 6 % da etilalkoholo, estigita dum la natura fermentado de la miel-akvo æerpita el tiu kolosa agavo.

La historiistoj asertas ke la toltekoj (t.e. la antikva indiøena popolo loøanta sur la altebena¼o de Meksiko) konis la pulkvon de antaý pli ol 5 000 jaroj. Unu el iliaj legendoj rakontas, ke la pulkvo estis malkovrita de la noblulo Papatzin, kiu pere de sia bela filino Xochitl [soæitl], kio signifas "floro", ofertis øin al la monarðo. Aliflanke, la historio de la popolo Méxica diras, ke tiu, kiu malkovris agavojn kaj fosis truon en ties koron por æerpi el ili mielon, per kiu oni faras vinon, estis Mayauel, la virino kiu estis unue homa esta¼o, poste diigita kaj fine konvertita en la simbolon de la agavo mem.

Kun la alveno de la hispanaj konkerantoj la pulkvo, kiu je la komenco estis nektaro de la dioj, fariøis tre populara trinka¼o. Kaj ankoraý, apenaý antaý sesdek jaroj øi estis la trinka¼o plej populara en Meksiko, precipe æe la zono æirkaýanta la æefurbon, kien oni enportis æirkaý 600 aý 800 miloj da litroj æiutage. Dume, la produktado de biero apenaý atingis trionon de tiu æi volumeno.

Sed ekde la 40aj jaroj la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaýgajn kondiæojn de øiaj ellaborado kaj disvendado kaj, aparte diskonigi pri la grandaj kvantoj de falsita produkto, kian senskrupule oni iel permesis inundi la merkaton. Tiel okazadis ke la sanaýtoritatoj verþigis en la kloakajn kanalojn øis trionon de la volumenoj enportitaj en tiun æi zonon.

Tiamaniere, dum la 80aj jaroj la konsumado de biero jam okupis la unuan lokon, kiam 85 % de la totala produktado de alkoholaj trinka¼oj estis biero, dum tiu de pulkvo apenaý atingis 1 %.

Tekila

Tequila estas la nomo de malgranda urbo en la okcidenta meksika þtato Jalisco [Ðalisko]. Tiu æi nomo, Tekila, ekfamiøis kiam en la jaro 1906 komenciøis la disvendado de enboteligita brando produktita en tiu loko, tamen de multaj jaroj fame konata en la regiona merkato. Tiu æi brando, "tekilo", estis ellaborita el la mielo elpremita el la agav-ananasoj bakitaj en subteraj fornoj. Oni uzis nur la bluan agavon (Tekilana Weber), kiu tiam sovaøe kreskis æe la lokaj montaroj, sed kiun nuntempe oni teknike kulturas sur grandaj ebena¼oj æirkaýantaj la teritoriojn de tiu þtato.

Pro la granda famo, kiun iom post iom tekilo ekhavis, kaj pro tio ke la produktistoj ne kapablis kontentigi la kreskantan aæetantaron, tiam jam ne nur landan sed mondan, en la 50aj jaroj la produktado senbride disvastiøis æiudirekten, eæ eksterlanden. Tio estigis tute nelojalan konkuradon kun la aýtentikaj produktistoj, æar la aliuloj uzis malpli noblajn agavojn ol la bluan. Pro tio, la originaj produktantoj urøe devis patentigi la nomon <K>tekila<N> kun laýleøa rajto de nomigo de ties origino, tiel kiel farite de la produktistoj de æampano en Francio.

Efektive, en Meksiko ekzistas pluraj distilitaj alkoholaj trinka¼oj ellaboritaj el la diversaj varia¼oj de agavoj, el kiuj oni konas æirkaý 300. La komuna nomo de tiuj æi trinka¼oj estas Mezkal5, vorto kiu devenas de la nahoa lingvo: metl "agavo", kaj xalli [þalli] "kuirita".

La mezkalojn oni nomas laý la materialo, laý la metodo de produktado kaj laý ties origino; ekzemple, la tekilo estas mezkala brando de <K>Tequila<N>; alia ekzemplo estas tiu kiu pli kaj pli ankaý akiras mondan famon, øi estas la mezkalo de Oaxaca [oaðaka]. Oaxaca estas sud-meksika þtato, kies æefurbo havas la saman nomon, kaj øuste en tiu historia urbo oni efektivigos la oficialan post-kongreson de la 5a Tutamerika Kongreso de Esperanto, en aprilo de la jaro 2001. Tie, evidente estos la eblo ne nur rigardi ellaboradon de mezkalo, sed precipe kaj nepre gustumi la diversajn tipojn kaj kvalitojn de tiu bongusta kaj ja efika agava brando, la mezkalon de Oaðaka!

Fidel FIGUEROA M.

1. Cecilio A. Robelo, Diccionario de Aztequismos, México, D.F.: Editorial Fuente Cultural. 3a eldono. paøoj 87-89. Publikigita okaze de la 40a datreveno de "Librería Navarro", verþajne en 1965.

2. Nahuatl, la lingvo de la azteka popolo.

3. Gutiere Tibon, en sia artikolo "Gog y magog" de la ¼urnalo Excélsior. -- Cecilio A. Robelo, Diccionario de Aztequismos. México D.F.: Editorial Fuente Cultural, 1965, paøo 69.

4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1977, difinas "pulkvo" kiel meksikan brandon, tamen brando estas distilita trinka¼o; fakte, en Meksiko neniam oni konis brandon kun tiu aý parenca nomo.

5. Konsideroj: La alkaloido de kaktacoj, meskalino (en la hispana lingvo "mezcalina"), absolute ne rilatas kun brando de agavoj. Sekve de tio, por Esperanto plej konvenus mezkalo (en la amerika hispana lingvo, mescalmezcal, sendistinge skribataj).

AGAVO

loøejo trunko æirkaýbarilo kaj kortaj balustradoj,

kolonoj kaj traboj,

tabuloj kaj mebloj

folioj tegmentoj kaj muroj

þnuroj, matracoj

vesta¼oj fibroj fadenoj, teksa¼oj, þtofoj, roboj

þuoj

dornoj kudriloj

nutra¼oj floroj bananetoj

trunka tigo rostita sukeca kano

suko el øia pulpo nektaro, miel-akvo

mielo, vinagro

folioj pergamena haýto por volvi stufa¼ojn

ananasa¼o franda¼oj

radiko bredado de manøeblaj raýpoj

alkoholaj trinka¼oj suko el øia pulpo suko

pulkvo

ananasa¼o tekilo, brandoj, likvoroj aliaj

produkta¼oj folioj detergenta saponinoj

pergamena papero

tuto diversaj produkta¼oj, efikaj por kuraci vundojn kaj malsanojn

ÿ;