Redaktoro: Guido Van Damme / <guido@fel.esperanto.be>

Prioritato: <1>

Korektita versio

Jen du leteroj samtempe pri sama temo. Ili nepre aperu kune.

Numero: 07043

OPGEPAST: verscheidene <s`'> en <c'>!!

Naŭ kontraŭbatoj

La surprize kaj ĝojige longa kontribuaĵo de Aldo de' Giorgi, "Nova tragika mistifiko" (MONATO, 1999/10, p. 10), provokas reagon.

Unue, kvankam sonas altagrade morale kondamni ĉiujn militajn agojn, tiu ekstremismo invitas al ignorado de faktoj: ke, ekzemple, Castro kaj liaj samideanoj prave militis kontraŭ diktatoro Batista (kiun apogis Usono), aŭ ke alĝerianoj prave liberigis sin milite de sub la koloniisma jugo de Francio.

Due, balkanigo signifas dividi (regionon) en malgrandajn, inter si malamikajn ŝtatojn (PIV) sen elstarigi interetnajn problemojn.

Trie, bedaŭrinde tiu Reĝlando de la serboj, kroatoj kaj slovenoj de 1918 estis frukto ne de libera popola decido, sed de bela revo kaj de politikista potencemo.

Kvare, Epiro ne kongruis eĉ nur pli-malpli kun la nuna Albanio, sed inkluzivis nur ties ekstreman sudon, kaj la iliroj vivis antaŭ ĉirkaŭ 2400 jaroj krom en Dalmatio ankaŭ en norda kaj centra Albanio kaj vaste landinterne.

Kvine, mi ege aplaŭdas ke la aŭtoro emfazas la gravecon de la historia dimensio en homa klerigo. Precize tial nepre evitendas disvastigi historiajn malĝustaĵojn.

Sese, Slobodan Milo<s`'>evi<c'> estis neniel demokratie elektita. La diversaj politikaj kampoj tute ne disponis la necesajn eblecojn alparoli la popolon per la amaskomunikiloj uzurpitaj de Milo<s`'>evi<c'> kaj lia edzino.

Sepe, la armita batalado de la Liberiga Armeo de Kosovo estis la sola kaj lasta defendilo de la albana plejmulto de la regiono. De kie la nuna Jugoslavio kaj la okcidentaj ŝtatoj prenas la rajton decidi, kontraŭ la volo de tiu plejmulto, ke la regiono restu parto de Jugoslavio?

Oke, sen absolvi alietnajn krimulojn, oni ne sukcesos nei la nemezureble pli ampleksajn perfortadojn kaj buĉadojn faritajn de serboj kontraŭ kroatoj, bosnoj kaj albanoj ol inverse.

Naŭe, ne rigardante CNN-informojn, sed la rektan dokumentadon faratan de raportistoj de la germanaj publikjuraj televid-stacioj, mi bonŝance ricevis malpli unuflankan bildon pri la okazintaĵoj ol Aldo de' Giorgi. Tamen, ankaŭ mi timas ke la vero estas ofte tordata, strangolata, kripligata -- ankaŭ en internacilingvaj artikoloj.

Uwe Joachim MORITZ, Germanio

Laŭleĝa memdefendo

Amiko Pajo Ti<s`'>ljar impete reagas al mia artikolo "Nova tragika mistifiko" (MONATO, 2000/3, p. 12) kaj korektas, modifas, dementas plurajn el miaj asertoj. Mi ne intencas denove diskuti kaj kontraŭargumenti, ĉar por tio necesus nova (certe pleonasma kaj enuiga) artikolo. Nur unu lian falsan kaj ofendan deklaron mi deziras dementi. Li diras: "Aldo kreis artikolon baze de tipa propagando de la miloseviĉa informaparato." Tio nepre ne veras, eĉ ne povas esti vera, ĉar tiu propagando simple ne atingas mian landon, ne eniras niajn amaskomunikilojn. Eble pro tio, ke Italio apartenas al NATO, ĝi ĉiam mute obeas la usonajn ordonojn, en niaj gazetoj kaj televidoj aperas nur la "oficialaj" informoj kaj komentoj. Pri kio koncernas la okazaĵojn en Balkanio, ekzemple, nia ĝenerala informado kaj propagando ĉiam estis kontraŭserba, tuj favora al la albanoj en Kosovo. Tial la informojn por mia artikolo mi devis ĉerpi el aliaj, pli fidindaj fontoj. Kaj mi taksis mian devon almenaŭ iomete kontraŭargumenti tiun lavangon da misinformoj kaj mensogoj. Eble mi iom troigis, sed tion mi faris ĝuste por kontraŭpesi la cititan, amasan misinformadon. Ĉar mi pensas, ke inter tezo kaj antitezo povas ekzisti sintezo. Krome la reago de Ti<s`'>ljar konfirmis mian timon, ke eĉ la plej saĝaj kaj ekvilibraj homoj ne sukcesas eskapi la viruson de naciismo, foje eĉ de ŝovinismo.

Aldo de' GIORGI, Italio

˙;