numero: 007045

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: fotoj kunsendataj

prioritato: 2

AÝSTRIO

Etþpuraj spuroj

La unua dentrada fervojolinio en Eýropo estis konstruita en 1871 sur la svisa monto Rigi. Jam la sekvan jaron oni planis tian linion sur la 2075 metrojn alta Neømonto, Aýstrio. Sed pro ekonomia krizo en la jaro 1873 la linio estis finkonstruita nur en 1897.

La fervojo konsistas el du partoj. De Wiener Neustadt [vina nojþtat], 50 km sude de Vieno, kondukas normalþpura, 28 km longa linio øis Puchberg [puðberg]. De tie iras 10 km longa dentrada linio øis apud la pinto de Neømonto (germane: Schneeberg). La kruteco de tiu linio estas øis 20 %; la þpuro 1000 mm.

Vaporlokomotivoj

Aliaj teknikaj detaloj estas rimarkindaj. Puchberg troviøas 577 m super marnivelo; la pinta haltejo 1795 m. Du tuneloj longas respektive 120 kaj 152 m. La kvin vaporlokomotivoj, konstruitaj inter 1896 kaj 1900, þovas po du vagonojn, en kiuj povas sidi maksimume po 40 personoj.

La akvujo de la lokomotivoj enhavas 1200 litrojn, kaj 700 kg da karbo sufiæas por unu almonta veturo. Malplena la lokomotivoj pezas 15 tunojn kaj longas 5,55 m. La maksimuma almonta rapideco estas 10 km/h, valen nur 8 km/h. Akvo por la lokomotivoj devas estis transportata supren, æar sur la kalka Neømonto ne estas fontoj. Vintre la trajnoj ne povas veturi pro la grandaj neøamasoj.

Deficito

En 1997 fondiøis privata firmao "Neømontfervojo de Suba Aýstrio", kiun tamen posedas la regiono Suba Aýstrio kaj la þtata fervojo. Por malplialtigi la deficiton veturas ekde majo 2000 ankaý novaj dizel-vagonoj "Salamander". Ili veturas pli rapide kaj bezonas nur 45 minutojn por unu almonta veturo, kompare kun 80 minutoj necesaj por vaporlokomotivoj.

Verajn salamandrojn, nigrajn kun oranøaj makuloj, oni trovas en la neømonta regiono, æefe post pluvoj. Tiel aspektas ankaý la novaj vagonoj.

Walter KLAG

Æiu vaporlokomotivo de la dentrada linio -- æi tiu æe haltejo Baumgartner -- aøas pli ol 100 jaroj.

La plej supra haltejo Hochschneeberg situas 1795 m super marnivelo.

Sur Neømonto troviøas dizelaj "salamandroj": per tiuj æi novaj trajnoj oni esperas malgrandigi deficiton.

ÿ;