Numero: 007047

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 1 (fine de la teksto estas mencio de konferenco en aŭtuno 2000; la artikolo prefere aperu pli frue)

Korektita versio

ĈINIO

Enlanda aviado multekostas

La ekonomikisto Hu Angang ĉe la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj lastatempe publikigis artikolon, per kiu li alvokas la ŝtaton malfermi la merkaton de la enlanda civila aviado. Li montras, ke nuntempe la prezo de aviadila bileto estas tro alta, kaj ke tio estas unu el la kaŭzoj, kiuj malutilas al la disvolviĝo de la civila aviado.

S-ro Hu skribis: "Nun tutmonde la trafika revolucio ĉiam prezentas sin per grandpaŝa redukto de kosto kaj prezo, senĉesa altigo de serva kvalito, plua mallongigo de transporta tempo kaj laŭebla livero de oportuneco al veturantoj. Bedaŭrinde, en Ĉinio estas mala tendenco. Pro manko de konkurenco, la Ĉina Civila Aviado povas mem laŭdezire fiksi aŭ plialtigi la prezojn, kvankam ĝia laborkvalito ne ĉiam estas kontentiga por pasaĝeroj en- kaj ekster-landaj."

Efektive, dum la lastaj kelkaj jaroj, la prezo de biletoj plurfoje kreskis. Antaŭ kvin jaroj la proporcio inter la prezo de aviadila bileto kaj tiu de luksa trajn-litvagono estis ĉ. 1:1,5, sed nun ambaŭ preskaŭ egalas. De 1994 ĝis 1997 la prezo de enlanda flugbileto leviĝis je 114 %.

La prezoj je kilometro de la Ĉina Civila Aviado estas super la internacia nivelo. La aŭtoritatulo kritikas, ke ne nur la socio ne povas profiti el la aviada industrio, sed ke kontraŭe ĝi pliigas la negocan koston por la tuta socio.

En aŭtuno de la jaro 2000 Ĉinio okazigos tutlandan kunvenon pri turismo. Cirkulas informo, ke dum la kunveno la registaro alĝustigos la prezon de aviado ĝis nivelo, kiu ne plu provokos plendojn de la publiko ĉe la ministro pri transporto.

MU Binghua

˙;