Numero: 007061

Rubriko: Hobio

Prioritato: 2

Korektita versio

LITOVIO

Ceramika¼oj

Terese Jankauskaite, 50-jaraøa litova majstrino de la nigra ceramiko, forlasis antaý kelkaj jaroj la bruan æefurban vivon kaj forveturis al fora vilaøo. Kaj io plia. La virino, nur lastsomere edziniøinta, elektis nekutiman vivon: þi ekdeziris loøi en eta apudarbara grenejo, kaj þia edzo, poeto kaj ¼urnalisto -- en la vilaøo æe sia patrino. Ambaý okupiøas pri siaj laboroj kaj intervidiøas nur æiun duan tagon. Duhora veturdistanco disigas ilin.

La eta grenejo de la artistino troviøas apud granda arbaro. Æi tie þi loøas kaj laboras ekde frua printempo øis komenco de vintro. Ene estas du fornoj: unu -- malpli granda kaj alia -- pli granda. Ilin þi mem masonis, kaj en ili þi bakas siajn modlitajn anøeletojn, vazojn, lumilojn, tablolampojn, diversspecajn potojn. La potojn þi bakas dum 16-24 horoj. Kiam la temperaturo superas 900 gradojn, æiuj labora¼oj iøas travideblaj -- rozkoloriøas. Poste la majstrino enþovas en la fornon rezinkovritan brullignon kaj enmetas sablon, por ke la labora¼oj "stufiøu" dum unu aý du tagnoktoj, øis ili malvarmiøas. Ofte okazas, ke Terese senpaciencas tiujn du tagnoktojn. Þi ja ege deziras ekvidi, kiel ili aspektas. Iufoje ili bone estas bakitaj, alifoje ili estas disrompiøintaj. Sur æiu arta¼o la kreantino enstampas sian propran signon -- etan piedon, en kiu apenaý videblas litero T.

Kiel izolulino Terese kontaktas la mondon per transistora radioaparato aý iras al la proksima urbeto. Ofte þi transportas siajn verkojn øis la aýtobus-stacio per æevalæaro. Poste oni veturigas ilin al la æefurbo.

La artistino iniciatis eksterordinaran ekspozicion. En la proksima lago ekzistas etaj flosantaj insuletoj, kiuj senæese migradas. Sur unu kreskas betulo, sur la alia -- pino, oksikokoj. Dezirante æi tie eksponi siajn verkojn, þi sidiøis en kajakon kaj perbastone kunigis æiujn insuletojn al la bordo. Tiam sur ilin þi starigis siajn ekspona¼ojn. Oni rigardis ilin de sur la bordo. Tiu ekspozicio okazis nur dum unu vespero kaj por la iniciatinto estis unu el la plej interesaj.

La litova artistino de la nigra ceramiko famiøis per unika robo. Þia argila "robo" pezas preskaý ses kilogramojn. Øi estas registrita en la libro de la litovaj rekordoj. "Por la inaýguro de æiu ekspozicio mi æiam penas vesti min per nova vesta¼o. Kiam mi eksciis pri la ekspozicio en Francio, mi cerbumis. Kion fari? Foje mi modlis argilajn folietojn. Hazarde en mian kapon venis ideo -- kial ne modli robon?", rakontis la artistino. Do, tiel þi komencis modli la robon.

Unue el lino þi trikis reton kaj sur øi fiksis 1022 argilajn folietojn. Estiøis samstila æapeleto aldone al la robo. Per tiu vesta¼o þi mirigis multajn homojn, kiuj venis al la inaýguro de þia ekspozicio en la franca urbo Tours [tuð]. Nur unu problemo ekestis -- la robo estas iom "peza" por rapide surmeti øin.

Terese Jankauskaite plendas, ke nuntempe vivteni sin per la vendo de ceramika¼oj estas ege malfacile. Oni ne emas aæeti ilin. Antaý jaroj þi ricevadis multajn mendojn, kio sufiæis por normala vivo. Malgraý la malfacila situacio hodiaý þi ne intencas forlasi sian þatokupon. Þi ofte laboras øis profunda nokto, ne malofte øis sunleviøo. Najbaroj eæ miras, kiam þi trovas tempon por dormi.

Laimius STRAZNICKAS

La argila "robo" de Terese Jankauskaite.

La domo de la artistino.

ÿ;