Numero: 007062

Spirita vivo: gerrit.en.madzy@planet.nl

Prioritato: 3

Korektita versio

LITOVIO

Eýkaristia kongreso: preøo kaj dancoj

Post 66-jara paýzo en Litovio estis organizita dua eýkaristia kongreso, kiun partoprenis diversaøaj kredantoj, monaðoj, diversrangaj hierarkiuloj el Litovio kaj fremdaj landoj. Dum kvar tagoj ili komune preøis kaj amuziøis. Al la festo venis reprezentanto rajtigita de la papo, æefepiskopo kardinalo Vinko Puljic el Bosnio. La eýkaristia kongreso iøis la plej granda aranøo en Litovio dediæita al la 2000a datreveno de kristanismo.

Dum la kvar tagoj de la kongreso oni ne nur preøis. Post la vendredo de plej fidelaj diaj servistoj, tiel nomataj laboristoj de la sinjora vinberejo, en la sporthalo de Kaunas polkojn kaj valsojn dancis monaðoj kun monaðinoj, junaj pastroj kun laikaj virinoj. Por la sabate okazanta Tago de infanoj kaj gejunuloj kunvenis pli ol 20 000 kongrespartoprenantoj.

La unua eýkaristia kongreso

La unua eýkaristia kongreso de Litovio okazis en la jaro 1934 en Kaunas; øin partoprenis æirkaý 100 000 personoj el Litovio kaj eksterlando. La duan kongreson oni intencis organizi en la jaro 1944; tamen pro komplikaj historiaj obstakloj la aranøo ne okazis. Tiaj æi kongresoj, tiel ordinaraj por la landoj, kiuj ne suferis sovetan okupacion, komenciøis en la franca urbo Avignon [avinjó] en la jaro 1874.

LAST

Ekleziaj hierarkiuloj preøis kune kun junuloj

Polko de laboristoj de la sinjora vinberejo en sporthalo

ÿ;