Numero: 007063

Arto: arosjev@mail.ru

Prioritato: 3

NEKorektita versio

EGIPTIO

Um Keltum'

Antaý 25 jaroj okazis en la egipta æefurbo Kairo unu el la plej grandaj amaskunvenoj en la historio de la araba mondo: milionoj da homoj plenigis la stratojn. Ne temis pri manifestacio aý milita parado, sed pri funebra procesio. Mortis Um Keltum'1, la "stelo de la oriento", aý, kiel nomis þin simple la egiptoj, "la sinjorino".

Estas malfacile per nuraj vortoj doni taýgan impreson pri la signifo de Um Keltum' por la araba kultura vivo. Æiuj araboj, de Maroko øis Irako, de simpla laboristo øis reøo aý þtatprezidanto, konsentas ke þi estis la plej granda el la arabaj kantistoj. Kaj eæ konkurencaj samtempaj kantistoj, kiel Muhamad Abd El Ýahab' (konsiderata la plej granda komponisto de la araba klasika epoko) aý Farid' El Atraþ (fama kantisto, komponisto, kaj liutisto) malkaþe admiris þin. La vendo de þiaj diskoj ne malkreskas, eæ 25 jarojn post þia morto. Antaý nelonge aperis kompleta eldono de þiaj registra¼oj sur 72 kompaktaj diskoj. Aýskultantoj de arabaj radiostacioj senæese petas reaýdigi þiajn 280 kantojn. Cetere, "kanto" estas misgvida vorto: multaj el ili estas multpartaj plurhoraj muzika¼oj, pli similaj al operoj por unu voæo ol al kantoj laý eýropa tradicio.

Um Keltum' naskiøis æirkaý la jaro 1904 en malriæa familio en malgranda egipta vilaøo. Þia patro estis muezino kaj instruis la malfacilan arton de islamaj religiaj kantoj al sia filino; tiu instruado estas kutime rezervita al knaboj. La belega voæo de la knabino rapide famiøis en la regiono, kaj baldaý þi kantis æe æiaj familiaj festoj. Þi do decidis iri al Kairo kaj komenci karieron pri muziko -- malfacilega afero por malriæa knabino. Þi tamen brile sukcesis kaj post kelkaj jaroj estis famega en la tuta araba mondo.

Pri þia privata vivo oni scias malmulton; þi vivis preskaý kaþe kaj evitis intervjuojn. Þia sola kontakto kun la publiko estis þiaj koncertoj. Dum pli ol tridek jaroj þi donis koncerton æiun ¼aýdon vespere, kaj tiuj koncertoj estis dissendataj per radiostacio tra la tuta araba mondo. Neniu, eæ ne registaro, aýdacis anonci ion ajn gravan dum tiuj vesperoj, æar oni sciis ke æiuj aýskultas la koncerton. La tekstoj de þiaj kantoj, verkitaj de famaj egiptaj poetoj, estas tiom konataj ke cita¼oj el ili estas uzataj kvazaý proverboj. La melodiojn, verkitajn de la plej bonaj egiptaj komponistoj, fajfas la infanoj en la stratoj. Apenaý eblas troigi la elstaran rolon de Um Keltum' en la araba muziko.

Al aýskultanto ne alkutimiøinta al la klasika araba muziko (rilate al araba muziko, "klasika" indikas la periodon de 1930 øis 1960, en kiu revigliøis la kultura vivo, æefe en Egiptio, post la longa turka okupado), la kantoj de Um Keltum' sonas strangaj kaj komence kutime neplaæaj. La araba muziko karakteriziøas per komplikaj ritmoj kaj eæ pli komplikaj melodioj, kiuj æerpas el pli ol cent tonaloj, el kiuj la eýropa muziko konas nur du (la ma¼oran kaj la minoran). Multaj el tiuj gamoj enhavas notojn kiuj troviøas inter du najbaraj eýropaj notoj, kaj tiuj sonoj þajnas maløustaj al netrejnita orelo. Leganto, kiu deziras konatiøi kun la muziko de Um Keltum', atente aýskultu unu el þiaj kantoj plurfoje antaý ol rezigni. Bona komenco estas "Al Atlal"' ("La Ruinoj") aý "Enta umri" ("Vi estas mia vivo"), eble þiaj du plej famaj kantoj. Ankaý helpas antaýe konatiøi kun la samperiodaj kantoj de Farid' El Atraþ aý Abd El Halim' Hafis, kiuj estas pli mallongaj kaj pli simplaj. La rekompenco estas la kapablo øui tre riæan muzikan kulturon, kiu tamen apenaý estas konata ekster øia originregiono.

Konrad HINSEN

1. La literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ðaosa, æar preskaý æiu aýtoro uzas sian propran sistemon. Oni trovas plej ofte la varia¼ojn Oum Kaltoum, Oum Kalsoum, kaj Oum Kalthoum, sed ekzistas ankoraý aliaj.

ÿ;