numero: 007066

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

LITOVIO

Sobriga propono

En Vilnius, la æefurbo de Litovio, fermiøis konata -- kaj siatempe timata -- institucio. Ne plu funkcias sobrigejo, kien policistoj venigis tiujn, kiuj pro trouzo de alkohola¼oj perdis konscion aý -- male -- batalemis en publikaj lokoj.

Dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo; tiam oni informis ne nur la urban gazeton pri la nomoj de la "gastoj" en la sobrigejo sed ankaý ties laborejon. Tiuj, kiuj ne deziris tiel "famiøi", ofte pagis bonan poþmonon al oficistoj æe la sobrigejo.

Ceremonio

Æesis la sobrigejo pro manko de mono. Pasintjare øi kostis æ. 200 000 eýrojn (kaj sobrigis pli ol 2500 "klientojn"). La lastaj loøantoj de la sobrigejo forlasis øin dum eta ceremonio, kun muziko kaj aplaýdoj: surprizigite, ili forkuris, provante kaþi siajn vizaøojn.

Tiam aktoroj salutis la fifaman ejon. Unu, rolante kiel ebriulo-edzino, plendis, ke þi ne plu scios, kie seræi sian edzon. Kaj vere: ekde nun la ebriuloj estos veturigitaj aý al policejoj aý al malsanulejoj. Kaj kion pri la iama sobrigejo? La aktoroj proponis, ke øi fariøu monaðejo -- propono, kiu tre verþajne ne realiøos.

Antanas GRINCEVIÆIUS

ÿ;