Korektita versio

numero: 007071

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: JPG aldonita

prioritato: 2

IRLANDO

Radio por unu mondo

Øis preskaý la fino de la 20a jarcento, la þtata radio de la Irlanda Respubliko -- RTÉ -- neniam regule dissendis fremdlingvajn programojn. Eæ post aliøo al Eýropa Komunumo (nun Eýropa Unio) aýdiøis nur anglalingvaj aý gaellingvaj programoj. La nacia radio restis paroða kaj provinca, kaj irlandanoj malofte aýskultis fremdajn lingvojn. Malmultaj provis lerni aý uzi ilin. La proporcio de irlandanoj, kiuj komprenis lingvojn kiel la francan, la germanan aý la hispanan, estis (kaj estas) plendinde malgranda.

La plej granda þanøo en la lingva politiko de RTÉ, tamen, okazis ne pro subita konscio pri la rolo de Irlando en multlingva monda komunumo, sed pro alveno al Irlando de rifuøintoj kaj azilpetantoj el Bosnio kaj Kosovo. Laýraporte, balkanaj azilpetantoj deziris radio-programojn en siaj lingvoj, precipe por ricevi en Irlando nova¼ojn el la hejmlando. RTÉ akceptis la proponon dissendi apartajn programojn por tiuj novalvenintoj, kaj la afero evoluis al plurlingva servo por eksterlandanoj el aliaj, nebalkanaj landoj.

Idiomoj

Hodiaý la nova servo -- "Radio One World" (Radio Unu Mondo) -- dissendas en jenaj lingvoj: rusa, albana, vjetnama, rumana, bosnia, aløeria araba, æina, pola, kaj en idiomoj de Barato, Kongo kaj Niøerio. La programoj aýdiøas de lundo øis vendredo de la 19a horo øis la 9a en 612 kaj 1278 kHz. Ankoraý estas neniu konstanta dissendo en lingvoj de la Eýropa Unio, krom la angla kaj la irlanda.

Bedaýrinde, tiu oficiala rekono de la bezonoj de eksterlandaj komunumoj en la Respubliko ne pozitive efikis sur la huliganojn kaj ksenofobojn, kiuj insultas kaj jam kelkfoje korpe atakas eksterlandanojn, precipe tiujn de malhela haýtkoloro. Kanajloj brutale atakis kaj mortigis blankhaýtan anglan vizitanton, kiu promenis laý dublina strato kun sia afrikdevena edzino, supozeble æar ili ne aprobis kuniøon de blankulo kaj neblankulino.

Garbhan MACAOIDH

ÿ;