is === numero: 007076

rubriko: eseo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

IRLANDO

Ho, tempoj! Ho, moroj!

Pro historiaj kialoj, kiuj ne koncernas nin, preskaý æiu strato en nia urbo havas du nomojn. Eble ne la plej prestiøa, sed certe unu el la plej allogaj estas Nova Strato, alinome "Promenejo de la Fraýloj", kiu etendiøas laý malpli ol unu kilometro de la eksa juøista domo øis la trafikcirklo æe la enirejo de la urbo. Je la fino, sur la horizonto, vidiøas Crochan [kroðan], la sola vere elstaranta monteto en la æirkaýa¼o.

Æiuflanke de Nova Strato, malantaý japanaj sakuraj arboj, kiuj portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo, estas vico de elegantaj loødomoj. Tie troviøas malgrandaj vilaoj kaj la familiaj domoj þatataj de angla kaj irlanda burøaro, nomataj bangaloj, kvankam ili malmulte similas la kabanojn bangladeþajn, kiuj originale sugestis tiun nomon.

Nur kelkajn metrojn for de la trafikcirkla ekstrema¼o de tiu agrabla vojo, la entrepreno McDonald's decidis konstrui novan manøejon kaj tiel enkonduki nordamerikajn franda¼ojn en nian senofendan komunumon. La matenon post ties malfermo mi piediris laý Nova Strato, kaj konsternite konstatis, ke la tuta vojo estas kovrita de paka¼oj, plastaj manøilaroj kaj kartonaj tasoj portantaj la M-simbolon de la firmao.

Putriøintaj resta¼oj

Nun, en nia malgranda kampara urbeto, ekzistas ne malpli ol ses "krak-" aý "rapid"-manøejoj, do el¼eta¼oj sur la stratoj konstante multiøas. En æiuj heøoj kaj øardenoj vidiøas plastaj, paperaj kaj kartonaj ujoj enhavantaj putriøintajn resta¼ojn de transatlantika nutra¼o.

Ne nur en nia urbo, tamen, sed en æiu urbego, urbo aý vilaøo, kie estas pavimo, þtona trotuaro aý teraso, la tuta surfaco estas makulita de milionoj da tretitaj pecetoj da maægumo, kiuj ne estas forigeblaj krom per specialaj maþinoj. Tia forigo -- kiu pro manko de taýgaj maþinoj neniam okazas en nia urbo -- ne povas esti pli ol momenta, æar la malaperinta maægumo estas tuj anstataýigita de novaj elkraæitaj buþa¼oj.

Æie, amasoj da infanoj kaj junuloj -- tiuj, kiuj ne jam sidas manøante en la rapidmanøejoj aý krakmaæante usonan krevmaizon en kinejoj ekskluzive prezentantaj usonajn filmojn -- kuniøas en parkoj, sur razenoj kaj æe stratanguloj. Ili portas bazopilkajn æapojn kaj blankajn palmopied-similajn tolþuojn: kiel sencerbaj anasoj ili aspektas. Ilia parolado estas miksa¼o de loka dialekto kaj usonangla slango. Multaj aýskultas rokmuzikon eligatan de grandegaj, apenaý porteblaj radio-aparatoj nomataj "getto-frakasiloj".

Importita malkulturo

Tiel nia eýropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj, arkitektoj kaj verkistoj, iom post iom sinkas en þlimejon de importita malkulturo kaj malcivilizo.

La nacio kreita de la t.n. pilgrim-patroj, kiuj surteriøis en hodiaýa Nova Anglio, estas bazita sur noblaj idealoj kaj fervoraj esperoj. Domaøe, ke ne nur Eýropo sed ankaý æiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiæaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo.

Garbhan MACAOIDH

ÿ;