numero: 007077

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

HUNGARIO

Servico de Sevso

Procesas tri ŝtatoj en Usono por arkeologia trezoro, kiu originis en Hungario, kaj kiu aperis lastatempe en la nigra merkato. Temas pri arĝenta servico konsistanta el kruĉoj, vazoj, ujoj kaj teleroj. La origina posedanto estis Sevso [seuso], romia riĉulo loĝanta ĉe la lago Balatono. Lia nomo estas surskribita sur telero. Ĉiu ero estas majstraĵo kun apenaŭ taksebla valoro. Kelkaj hungaroj diras, ke la servico valoras pli ol la hungara ora krono.

Ŝajnas, ke en 1975 juna amatora arkeologo trovis la servicon ĉe Balatono sed ne taksis ĝin valora. Li kontaktiĝis kun cigano, kiu supozis la trezorojn stano kaj interesiĝis nur pri la kupra kaldrono, en kiu la servico troviĝis. Poste, iom mistere, la junulo mortis. Laŭ polica raporto okazis sinmortigo: nun oni kredas la junulon murdita.

Brita lordo

Lastatempe kelkaj arĝentaĵoj aperis ĉe la aŭkciista firmao Sotheby en Londono, kie ilin akiris brita lordo. Tiu aĉetis la valoraĵojn surbaze de dokumentoj originintaj en Libano kaj laŭŝajne legitimantaj posedorajton. Intertempe Kroatio kredigis, ke la trezoroj troviĝis en domo de la iama prezidanto Tito.

Do en Nov-Jorko komenciĝis jur-proceso inter Hungario, Libano kaj Kroatio por decidi pri aparteneco. Aktuale la servico, gardata en banko, estas nenies. Sendube Hungario pagus grandan sumon por akiri la restantajn servicerojn, kiuj verŝajne ankoraŭ cirkulas en la nigra merkato.

Karlo JUHÁSZ

˙;