numero: 007095

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: perpoŝte sendotaj

prioritato: 2

POLLANDO

Landlimoj sen limoj

En mondo, en kiu daŭre regas ŝovinismo kaj naciismo, tamen laboras homoj por krei pli harmonian, pli pacan ekziston. Tian gravan, edukan kaj artan celon evidentigas i.a. la fondaĵo Pogranicze (Landlimeco) en la urbeto Sejny, Pollando. Tie ĉi loĝas homoj de diversaj naciecoj, kutimoj, religioj, rekonante la rajton al alieco de ĉiu kunloĝanto.

Pogranicze estas fondita antaŭ 10 jaroj de kvar personoj sur terpeco apud la landlimo pol-litova-belorusia. La urbeton Sejny oni ne hazarde elektis: ĝi liveris plurajn atestojn de kunvivado de pluraj etnoj. La arkitekturo estas multdira: sinagogo, evangelia preĝejeto, katolika baziliko kaj eta tombejo de raskolnikoj -- movado soci-religia de la 17a jarcento kontraŭanta la oficialan ortodoksan religion -- indikas buntan, plurkulturan miksaĵon.

Spektakloj

Ĉio komenciĝis modeste, sed baldaŭ, pro la graveco de la programo, la iniciatintoj ricevis financan subtenon de la ministrejo pri kulturo. Baldaŭ la fondaĵo ekuzis du postjudajn konstruaĵojn, la Blankan Sinagogon kaj "jeŝiva", la iaman lernejon. En la sinagogo okazas teatraj spektakloj kaj koncertoj, ekzemple de orkestro prezentanta judan muzikon.

Plej grava laboro celas la junularon. Per la programo "Landlimeca lernejo" diverskulture edukiĝas junaj homoj. Realiĝas ankaŭ art-edukaj seminarioj kun infanoj. Ekzemple, "Memoro pri pasinteco" celis respondi la demandon: Kiamaniere kultura heredaĵo povas fariĝi vivoplena por juna generacio? Minoritatoj kiaj ciganoj ne neglektiĝis: la aranĝo "Cigana Vilaĝeto" provis forigi kliŝojn pri tiu ĉi popolo.

Filmisto

En 1994 la fondaĵo komencis eldoni verkojn pri la temoj harmonio kaj paco. Ĝia kvaronjara revuo "Krasnogruda", laŭ la nomo de apuda vilaĝo, ricevis prestiĝan premion de pariza-pola kultura asocio. Cetere la laboron de la fondaĵo subtenas la pola filmisto Andrzej Wajda [andĵej vajda], ĉi-jare distingita per premio "Oscar", kaj la verkistoj Ryszard Kapu<s'>ci<n'>ski [reŝart kapuŝcinjski] kaj Jerzy Ficowski [jeĵe ficovski].

Ficowski -- kies patro Tadeusz estis esperantisto kaj dramo-tradukinto -- ricevis ĉi-jare la titolon "Homo de Landlimeco". La ekspozicio dediĉita al la verkisto -- poeto kaj konato de la cigana lingvo kaj kulturo -- vekis intereson de multaj.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

En la iama juda lernejo en Sejny situas la dokumento-centro de fondaĵo Pogranicze.

Poeto Jerzy Ficowski (dekstre) ricevas premion "Homo de Landlimeco".

Sejny: urbeto transpontanta kulturojn.

˙;