numero: 007103

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu

prioritato: 2

AŬSTRALIO

Paŝoj al amikeco

Antaŭ kelkaj jaroj oni starigis komisionon en Aŭstralio por rekomendi kiel reamikigi aborigenojn kaj setlintojn. La komisiono konsideris plurajn aspektojn de la vivo de la aborigenoj -- ĉ. 250 000 homoj -- inkluzive de ter-rajtoj, edukado kaj diferencoj inter aborigenaj tradicioj kaj nacia, ĉefe angla juro. Aparta problemo koncernis duon-indiĝenajn infanojn "ŝtelitajn" el siaj familioj kaj edukitaj en religiaj institucioj.

Finfine prezentis komisionanoj al la registaro t.n. deklaracion, kiu eble kondukos al reamikigo. Samtempe oni organizis tra la tuta lando manifestaciojn por montri la subtenon de la popolo por tiu ĉi paŝo al amikeco. Ekzemple en Sidnejo partoprenis ĉ. 200 000 homoj en tiel nomata koroborio, socia kaj religia aborigena festo, dum kiu ili promenis trans la havenponton por esprimi sian pretecon amikiĝi. Dume aviadilo "skribis" en la aero la vorton "pardonon": tiel esprimis ordinaraj aŭstralianoj sian bedaŭron pro iamaj misagoj kontraŭ aborigenoj. La registaro, tamen, rifuzas pardonpeti: ĝi ne volas iel agnoski kulpon kaj tiel esti devigata kompensi aborigenojn.

Sendependaj

Kelkaj aborigenaj eminentuloj kaptis la okazon por postuli "traktaton" inter aborigenoj kaj la ŝtato. Ankaŭ tion ne akceptas la registaro: aborigenoj ne estu konsiderataj iel apartaj aŭ sendependaj. Juristoj subtenas interkonsenton tian -- aŭ pakton -- inter ĉiuj etnaj grupoj por tiel registri la celojn de la tuta aŭstralia komunumo.

Evidentiĝos la spirito de reamikigo dum la Olimpikaj Ludoj. Oni jam akceptis la olimpikan flamon ĉe Uluru, rokego en la centro de la kontinento kaj sanktejo por aborigena kulturo. Aborigenaj sportistoj estis inter la unuaj portantoj de la flamo. Antaŭvideblas pliaj koroborio-j kaj manifestacioj pri la temo "reamikigo".

Ralph HARRY/pg

˙;