Numero: 007106

Rubriko: Arto

Redaktoro: Grigori Arosev <desperanto@mtu-net.ru>

Prioritato: 2

Korektita versio

Ĉarmaj kantoj por infanoj

Kantojn por infanoj karakterizas verŝajne la samaj ecoj ĉie en la mondo: la melodio estas relative simpla, la ritmo danc-instiga, kaj koncerne la tekston, ĝia sonkvalito gravas pli ol la enhavo. Ne mirindas ke ankaŭ la kantoj de "Ni dancu en la rondo" respondas tiujn ĉi antaŭkondiĉojn. La temoj estas same universalaj: pri kverelo, puno, reamikiĝo ("Vergon ĵetis mi, Ĉe mi Bitu"'), pri muzikiloj ("La vendejo de sinjor' André"), amkantoj ("Bufo Kururu"'; "Al Tororo"', "Dronis la boato", Sur ĉi strato"); ankaŭ militista kanto ("Marŝu soldato") kaj preĝeto ("Ho fratineto") ne mankas. Konata melodio en Flandrio kaj Nederlando estas tiu de la kanto "La bela Rozo junulin"', kvankam la teksto estas tute malsama -- ĉu eble temas pri internacia/universala melodio?

Tio pruvas ke ankaŭ la muziko respondas la tipajn porinfanajn ecojn. Sian propran karakteron la kantoj de tiu ĉi disko tamen ankaŭ kunportas, fojfoje la muziko estas vigla, foje iom trena -- laŭ brazila stilo. Iom ĝena tamen estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj.

La tekstlibreto estas bele prizorgita kun desegnaĵetoj en la fono de la tekstoj kaj indikoj pri la akompanaj agordoj. Konklude ni povas prijuĝi la KD-on jene: kompakta disko kun kantoj por infanoj ĝis, ni diru, sesjaraĝaj. Ĝia nivelo estas komparebla al tiu de samspecaj nacilingvaj (almenaŭ flandraj/nederlandaj) kasedoj aŭ diskoj. Ĝi do estas riĉigo de la stoko de porinfanaj lingvaj amuziloj.

Guido VAN DAMME

Ni dancu en la rondo. Brazilaj kantoj por infanoj. Tradukis Jorge Teles; kantas Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri. Eldonis: Brazila Esperanto-Ligo. Prezo ĉe FEL: EUR 16,00 + sendokostoj.

˙;