Numero: 007111

Rubriko: moderna vivo

Fotosugesto: neniu

Redaktoro: PGubbins

Prioritato: 2

Korektita versio

TER-RAJTOJ

Kla(ŭ)nado inter la montoj

En Skotlando -- konsistanta el 7,6 milionoj da hektaroj -- vivas kvin milionoj da homoj. Posedas tamen du trionojn de la kamparo nur 1 252 homoj. Efektive kvaronon de la tero posedas nur 66 homoj havantaj bienojn de pli ol 12 000 hektaroj.

Tiel troviĝas Skotlando en stranga situacio. Ĝi estas la lasta lando en la evoluinta mondo, kie regas feŭdismo. La brita parlamento neniam reformis la tiean ter-problemon, ĉar la supera ĉambro -- la Ĉambro de Lordoj -- ĉiam kontraŭis reformojn proponitajn kaj de liberalaj kaj de laboristaj registaroj en la unua duono de la 20a jarcento. Sed nun funkcias skota parlamento, kaj la supera ĉambro ne povas nuligi ĝiajn proponojn.

Impostado

Verdire la enspezo, ricevata de privatuloj pro la naturaj riĉaĵoj kaj rimedoj de la kamparo, apartenu al la komunumoj, kies laboristoj prilaboras la teron kaj kreas ties valoron. Se validus tervalora impostado, grandbienistoj ne plu povus toleri la elspezon teni neuzitaj milojn da hektaroj. Okazus do dispecigo de la grandaj bienoj, kiuj kuŝas kerne de la skota problemo.

Trafan ekzemplon provizas montetoj sur la insulo Skye [skaj], parto de la skota heredaĵo. Jam delonge oni kredis, ke la montetoj apartenas al la publiko. Sed senaverte iu s-ro John MacLeod de MacLeod [ĝon maklaŭd] anoncis, ke la montetojn li intencas vendi kontraŭ minimume 10 milionoj da britaj pundoj, ĉar la montetojn posedas li.

Baronoj

Kolere reagis i.a. pastro, profesoro Donald MacLeod, pri la alproprigo de la tero de sia klano: "Tio estas malĉastaĵo. Ni povas vidi, kiaj estas la klanestroj: rabemaj, oportunismaj feŭdaj baronoj, kiuj prostituas siajn plej proksimajn keltajn parencojn por ŝveligi siajn egoojn kaj bank-kontojn."

Asertis John MacLeod: "Mi ne devas pruvi, ke mi posedas la montetojn. Miaparte, ili apartenas al miaj prapatroj ekde la komenco de la historio."

Ŝajnas esti ridinde, ke li vere kredas, ke li rajtas posedi ion, kio estas nature kreita antaŭ jarmiloj. Kia koncepto pri posedeco!

W. H. SIMCOCK

˙;