Numero: 007115

Rubriko: moderna vivo

Fotosugesto: sendita/ata/ota al FEL de la aŭtoro

Redaktoro: PGubbins

Prioritato: 2

Korektita versio

TRANSPORTO

Forbloviĝas la nuboj danubaj

Revenos trafiko al rivero Danubo danke al Eŭropa Komisiono. Ĝi disponigos 22 milionojn da eŭroj -- 85 % de la kostoj -- por forigi la restaĵojn de tri pontoj ĉe la urbo Novi Sad, detruitaj dum bombardo fare de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tiel denove navigeblos la rivero tra Jugoslavio. Intertempe kaj Jugoslavio kaj najbaraj landoj -- ekz. Bulgario kaj Rumanio -- suferas grandajn ekonomiajn perdojn pro manko de river-trafiko.

Forigo de la pontoruinoj kaj de restantaj minoj daŭros kelkajn monatojn. Lige al la projekto la prezidanto de Eŭropa Komisiono, Romano Prodi, volas, ke estu starigita internacia organizaĵo por respondeci pri la navigebleco de la rivero. Plue, membroj de la nuna Danuba Komisiono trovu la kromajn 15 % de la sumo por finance subteni la projekton.

Evgeni GEORGIEV

˙;