Numero: 007118

Leteroj: guido@fel.esperanto.be

Prioritato: 1

Korektita versio

Fantaziaj prononcindikoj (3)

Principe estas bone de MONATO fonetike redoni ekzemple nomojn de personoj. Tamen, mi volas, pro multjara sperto, akre protesti kontraŭ la prononcindiko pri la du lastaj literoj "-er" en germanlingvaj nomoj kiaj ekzemple Haider kaj Hundertwasser. Krom tiuj nomoj, mi ofte aŭdis kaj korekte prononcis la familian nomon Ernstberger aŭ la nomon de konata aktorino Senta Berger. Plue, la stratnomon Alsenberger laŭlonge de mia loĝdomo. Imagu, se mi elparolus tiujn nomojn laŭ la direktivoj en MONATO: Hajda, Hundertvasa (mi volas trinki vasa anstataŭ Wasser = akvo), Ernstberga, Berga, Alsenberga, ktp. -- tiam la aŭskultantoj kapskue ridus. Absolute ĉiuj germanlingvaj nomoj kiuj finiĝas per la literoj "-er" estis kaj estas ĉiam prononcataj tutsimple kiel ili estas presitaj, nome kiel -er. Mi demandas, per kiu argumento iu volas ĉi-okaze defendi la literon [a] anstataŭ la objektive ĝustan [er] kiel prononcon? Fantazio estas bonega eco, sed ĉi-okaze temas pri fakto.

Bertil ENGLUND, Germanio

Kvankam laŭ norma prononco de la germana lingvo la menciitaj nomoj efektive finiĝas per -er, necesas konstati, ke en praktiko granda parto de la germanlingvanoj, precipe en Aŭstrio, elparolas ilin kun fina -a. (red.)

˙;