Numero: 007121

Rubriko: ŝerco & satiro

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 2

Korektita versio

Malbona venko

Unu plian fojon mi devas konfesi ke mi malvenkis. Antaŭ kelka tempo, kiam oni oficialigis en 11 landoj de Eŭropa Unio (EU) komunan valuton kun la bela nomo "eŭro" (kaj monero "cendo"), iuj ĵurnalistoj komencis skribi kaj paroli pri "eŭrolando", kaj estis kelkaj aŭtoroj de MONATO, kiuj sklave paŭsis tiun nacilingvan monstraĵon. Do mi atentigis niajn redaktorojn kaj reviziantojn, ke tiu nomo estas erara, argumentante ke ni ja havas en EU 11 eŭrolandojn, sed ke la tuto povas esti nur "eŭroregiono" aŭ io simila. Kaj mi asertis, ke -- almenaŭ en Germanio -- seriozaj gazetoj ne uzas tiun ĉi eraran nomon de ne ekzistanta lando.

Sed, ho ve! Intertempe mi devas konstati, ke nun ankaŭ seriozaj germanaj gazetoj skribas "eŭrolando", kiam temas pri la 11-nombra landaro. Do, kiel dirite, mi malvenkis. Kaj tio pruvas, ke unu el miaj plej dorlotataj tezoj estas prava: "Ĉio povas iĝi nur ankoraŭ pli bona." Tio estas eŭfemisma varianto de mia multe pli trafa tezo: "Malbono ĉiam venkas bonon." Ne denuncu min pro tiu ĉi tezo pesimisto; simple mi estas sperta realisto.

Por la praveco de tiu ĉi mia funda tezo mi havas multajn evidentajn kaj ankaŭ por vi tuj ekkoneblajn pruvojn. Se ne estus tiel, ke io malpli bona aŭ eĉ malbono ĉiam kaj ĉie kaj ĉiel venkas super io pli bona, ne povus esti ke:

Makdonaldo superregas tutmonde super ĉiaj veraj kulinaraj manĝaĵoj, ekz. itala spageto aŭ franca fromaĝo;

Kokakolao superregas tutmonde super ĉiaj vere trinkindaj frandaĵoj, ekzemple bavara biero aŭ brazila kajpirinjo;

Mikrosofto kun sia katastrofa Vindozo tutmonde superruzis ĉiujn aliajn multe pli bonajn komputilajn programojn, ekz. de legenda Atari aŭ Makintoŝo;

Usonangla lingvo bele kripla superregas tutmonde kiel internacia lingvo, kvankam Esperanto estas la sola lingvo, kiu meritas la karakterizon de internacia, tutmonda lingvo;

Aŭtomobilo kun sia terura venenado de la medio kaj murdado de homoj tutmonde superregas, kvankam bicikloj estas la solaj vere hom- kaj medi-konvenaj veturiloj;

Religioj subpremas homojn (ekz. en Nord-Irlando, Afganio aŭ Balkanio) anstataŭ liberigi kaj feliĉigi ilin;

Regantoj estas Miloseviĉoj, Putinoj aŭ Mugaboj, sed ne Jesuoj, Franciskoj de Asizo aŭ Zamenhofoj;

Dolarolando superregas eŭrolandon -- ĉu ne?

MAUL Stefan

˙;