Numero: 007131

Rubriko: ŝ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 2

Korektita versio

Edukaj gutoj

La plej alta akordo inter homaj rilatoj estas atingitaj en soldataj paradaj marŝoj.

Pli facile estas kapjesi per malplena kapo.

Nur spertuloj povas legi inter linioj kaj vidi, kio troviĝas inter tv-bildoj.

Vero estas kiel perdita kudrilo -- malfacile trovebla.

Por nacia festotago sufiĉas ofte unu futbalgolo.

Interrompitaj homaj rilatoj estas plej streĉaj.

Prudenta voĉo ne estas aŭdebla en la bruo de babilantoj.

Historio instruas nin, ke la vojo de "maksimuma nacia intereso" gvidas popolon al la limo de ekzista minimumo.

Ju pli socio estas etne purigata, des pli ĝi estas etike malpurigata.

Oni devas ESTI por HAVI, sed estas bezone ion havi por esti.

Honesta ŝtelisto ŝtelas nur de pli grandaj ŝtelistoj

Dinko MATKOVIĈ

˙;