Korektita versio

numero: 007142

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: sendita/ata de la aŭtoro

prioritato: 3

LITOVIO

In-forme

Bluokula blondulino, kiu aŭskultas klasikan muzikon kaj kanzonojn de Elton John [ĝon]: jen -- laŭ enketo inter pli ol 300 virinoj inter 16 kaj 29 jaroj -- tipa litova junulino. La plej maltipa estas cindrahara virino kun helgrizaj okuloj. La virinoj plejparte preferas nigrajn aŭ blankajn subvestaĵojn, kiujn ili elektas ĉefe laŭ stilo.

Laŭ 29 % de la virinoj plej kortuŝas klasika muziko. Ĉiu kvina virino elektis tamen rok- aŭ pop-muzikon, ĉiu deka ĵazon, bluson aŭ elektronikan dancmuzikon. Inter kantistoj elstaras Elton John, inter grupoj "Enigma". Inter litovaj kantistoj menciiĝis Julio Iglesias.

LAST

Tipaj litovinoj estas bluokulaj blondulinoj, kiuj preferas aŭ nigrajn aŭ blankajn subvestaĵojn.

˙;