tita versio

numero: 007147

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: vulkano? -- Nepre!

prioritato: 2

JAPANIO

Erupcias maltrankvilo

En marto pli ol mil homoj loĝantaj ĉirkaŭ la monto Usu (732 metrojn alta) en Hokkaidou devis fuĝi pro erupcio de la vulkano post 23 jaroj da silento. Ankaŭ hoteloj ĉirkaŭ la lago Touya, apud la vulkano, restis fermitaj. En julio erupciis Oyama, sur la insulo Miyake, kaj damaĝis rikoltojn. Same suferis turismo. Sammonate estis skuata najbara insulo Niizima pro tertremo kaŭzita supozeble de vulkana aktivado.

Japanio konsistas el vulkana arkipelago kun 86 aktivaj vulkanoj, kiuj dum la jarcentoj suferigis la popolon. Menciindas jenaj katastrofoj:

Jaro Monto Nombro de viktimoj

1792 Unzen-dake 150 000

1783 Asama-yama 1 151

1888 Bandai-san 461

1926 Tokati-dake 144

1958 Aso-san 12

1991 Unzen-Hugen-dake 43

La meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj "plej aktivaj kaj ĉiam observendaj"; aliajn 24 "aktivaj kaj erupciemaj". Por prognozi erupciojn, universitatoj kaj aliaj esplor-institutoj uzas interalie satelitajn radio-ondojn por mezuri ŝanĝojn en la tero. Transruĝaj fotoj bildigas surterajn temperaturojn. Okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason.

Plue oni instalas ne nur sismografon sed ankaŭ aparaton por mezuri aertremojn. Ĉe montpiedo oni kolektas rokojn kaj cindrojn kaj ilin ekzamenas. Danke al tiuj klopodoj, la agentejo povas averti homojn pri eventuala erupcio.

La japanoj bone scias, ke ili naskiĝis sur vulkana arkipelago. Sed kiam ili aŭdas pri erupcioj kaj vulkanaj tertremoj, ili maltrankviliĝas. Ĉiu povos iam ajn fariĝi vulkano-rifuĝinto, ĉar ĉie troviĝas vulkanoj dormantaj aŭ aktivaj.

HORI Jasuo

˙;