Numero: 007149

Rubriko: moderna vivo

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 1

Korektita versio

GERMANIO

Reform-fiasko

La komuniko efikis kvazaý bombeto en somera Germanio: unu el la plej grandaj kaj renomaj ¼urnaloj, Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ / Frankfurta Øenerala Gazeto), ekde la 1a de aýgusto 2000 denove uzas la antaýan version de germana ortografio kaj do rezignas pri la reformita skribmaniero, enkondukita de æiuj germanaj gazetoj kaj informagentejoj precize unu jaron antaýe. La (politika!) redakcio de FAZ klarigis la motivon por tiu æi surpriza decido tiel: la esencaj celoj de la reformo ne estas atingitaj.

Reagoj estis ambiguaj; iuj instancoj estis ekscititaj, aliaj parolis pri somera teatro. La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio vidis en la paþo de FAZ "pozitivan signalon" kaj deklaris, ke urøas "rekonstrui la reformon". La prezidanto de la konferenco de kulturministroj trankvile diris: la gazetoj libervole transprenis la reformon, do ili povas ankaý libere rezigni pri øi. Sed "reformon de l' reformo" por la lernejoj oni ne preparas, li certigis.

La estro de la interþtata komisiono por la germana ortografio (en tiu æi komisiono kunlaboras la germanlingvaj þtatoj, krom Germanio precipe Aýstrio kaj Svisio) bedaýris la decidon de la redakcio en Frankfurto, sed ne vidis kialon por þanøo. "FAZ evidente ne estas pelata de enhavaj kialoj de la reformo. Motivis øin þajne la konservativa spirito de la gazeto."

Elitula gazeto

Efektive, FAZ estas konservativa, sed precipe elitula (reklam-slogano: malantaý øi sidas prudenta kapo), kaj krome lingve tre konscia; øiaj aýtoroj kaj redaktoroj estas verkistoj, pli ol ¼urnalistoj. Artikolojn skribas granda nombro da propraj korespondantoj; tekstojn de informagentejoj oni uzas nur malgrandparte.

Tian lukson ne havas ordinaraj germanaj ¼urnaloj, kiuj devas plejparte transpreni informojn kaj raportojn de agentejoj -- kaj tiuj daýre aplikas germanan lingvon laý la ortografia reformo. Do, demandite pri eventualaj konsekvencoj post la furora resalto de FAZ al la malnova skribmaniero, æiuj agentejoj kaj redakcioj de aliaj gazetoj konfirmis, ke ili ne sekvos la vojon de la elitula ¼urnalo en Frankfurt.

La redakcio de la alia granda kaj simile renoma germana ¼urnalo, Süddeutsche Zeitung (SZ / Sudgermana Gazeto) en Munkeno, kiun oni karakterizas "liberala", deklaris ke la "diletanta" reformo ja ne estis necesa, sed ke la germanoj povas "vivi" kun øi. Sed multe pli grave estus batali kontraý la "lingvokripliguloj en instancoj, amaskomunikiloj kaj entreprenoj" -- aludo precipe al la superþarøo per usonanglaj fuþvortoj.

Instruistoj kontentaj

Instruistoj en (precipe) elementaj lernejoj, kiuj jam de preskaý du jaroj praktikas la novan ortografion, konfirmas, ke por la lernantoj la nova skribmaniero estas iom pli konvena: ili eraras malpli multe ol antaýe.

Kiel ajn, restos la ðaoso en germana lingvo pro tiel nomata reformo, kiu maksimume estis modifeto de komplika ortografio. Tamen ja, en libertempa periodo, kiam mankis gravaj eventoj, amaskomunikiloj havis ekscitan temon, æar kompreneble la diskutadoj daýris semajnojn. Do almenaý redaktoroj øojis.

MAUL Stefan

ÿ;