Numero: 007153

Rubriko: ŝ k s

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 3

Korektita versio

La benoj de poŝtelefono

La plej utila kaj plej vaste akceptita kreaĵo sendube estas poŝtelefono -- mallonge pt (po-to). Ċus mi legis en gazeto, ke baldaŭ preskaŭ ĉiu dua germano posedos po-ton. Ĝi plenumas la ardan deziron de la homo, telefoni ĉiam kaj ĉie. Viroj portas sian po-ton ĉe la zono de la pantalono; kiel ĉarme, se oni aŭdas el pantalono anstataŭ malbelajn sonojn la altan "didelit" aŭ alian belan melodion de po-to. Surstrate, en aŭtobuso, trajno, restoracio kaj butiko -- ĉie po-toj "didelitas". Domaĝe, ke ni povas aŭdi nur la duonon de la interbabilado: la respondoj de la partnero restas en nia fantazio.

Utilo de po-to estas abunda. Ċus du homoj estis liberigitaj el preĝejo, kie oni enŝlosis ilin, dum ili preĝis profunde al dio; tamen ne dio liberigis ilin, sed la polico, kiun ili vokis per po-to. Muzikemaj homoj povas kontribui per po-to al koncerto. Ne estas konsilinde, funkciigi la po-ton, kiam la muziko laŭtas. Pli efike estas dum paŭzeto inter la partoj de sonato; tiam posedanto de po-to povas interrompi la silenton per la alta "didelit" aŭ per aliaj belsonaj melodioj, ekz. el la "Eta noktmuziko" de Mozart aŭ el la "Printempo" de Vivaldi. Konstanta uzado de po-to povas helpi ankaŭ por ĉesi fumi -- provu ekbruligi cigaredon, kiam vi devas teni la po-ton ĉe la orelo.

Sed ĉar ĉiu sono vekas atenton de ĉirkaŭaj aŭskultantoj, la voko de po-to ĝenas multajn homojn. Pro tiu kaj aliaj kialoj bedaŭrinde uzado de po-to estas malpermesita en multaj ejoj de multaj landoj, ekz. malsanulejoj, iuj restoracioj, aviadiloj kaj eĉ en veturanta aŭtomobiloj. Kelkaj estroj de orkestroj postulas punmonon de ludistoj, kiam eksonas ties po-toj dum ekzercado, prezentado aŭ registrado por produkti diskon. Vatikano eĉ malpermesis al la kardinaloj uzi po-ton, kiam ili elektas novan papon. La Vatikano preferas praan komunikilon: blankan fumsignon.

Astrid HANKE

˙;