Numero: 007156

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 2

Korektita versio

Sutroj kaj saýdadoj

Øis la jaro 1954, mia hejmo estis en Portugalio. En la jaro antaý mia foriro kuris onidiroj, ke Barato intencas aneksi Goaon, la lastan portugalan kolonion sur la hinda duoninsulo. En tiuj tempoj oni konstante aýdis mencion pri ekzotaj kaj apenaý konataj lokoj: Goao, Diu, Damão, Marmagão -- kiuj elvokis buntajn imagojn kaj fortajn sentojn: sufokan klimaton, musonan pluvegon, sovaøajn bestojn, fremdajn lingvojn kaj nekutiman muzikon; odorojn kaj gustojn de kareo kaj mango.

Mi memoras, ke iam mi æeestis stratan manifestacion en Lisbono kontraý tiu teritoria pretendo de Barato. Kvankam mi neniam volus defendi la imperiismon de eýropaj þtatoj, en tiu okazo mi duonkonscie sentis, ke tio estos la preludo al estingo de unika antikva socio kaj nesenvalora miksita vivmaniero. (La anekso de Goao finfine okazis en 1961.)

Æi tiu malgranda kolekto konsistas el 9 noveloj, kies lokoj de agado estas Goao (7), Portugalio (1), kaj Rio de Janeiro (1). Æiu novelo estas aparta rakonto, krom la tria (Druva) kaj la sepa (Fideleco), en kiuj rolas la sama vira protagonisto.

La aýtorino Vimala Devi (pseýdonimo de Teresa de Almeida) naskiøis en Goao, kiam øi estis portugala kolonio. Þi skribas kun granda amo kaj profunda nostalgio pri sia perdita hejmlando. En tiuj malmultaj paøoj la leganto spertas la paciencan malesperon de junulinoj sen doto; de senlaboraj edukitoj kiuj, (malkiel siaj fratinoj) ne povas maldignigi sin per manaj taskoj; de malriæaj mandukaroj (kvazaýservutuloj); de senmonaj fiþistoj; de forlasitaj fianæinoj; de kruele traktitaj vidvinoj; kaj de neakcepteblaj eksterkastaj svatantoj. Tie vi renkontas gastbofilon, kiu oferas sian memrespekton kontraý humiliga sekureco; hejmsopiran studenton kaj sukcesan sed malkontentan elmigrinton; kaj amatan maljunan Onklon Salú, kiu konservas sian dignon en la humiliøo. Æiuj estas bildigitaj kun simpatio kaj kompato.

Vimala Devi priskribas kelkajn el la kuriozaj goaaj kutimoj kaj moroj. Antikva hereda tradicio permesas, ke, se iu familio havas nur filinojn, øi rajtas "establi" bofilon, kiu perdas sian familinomon favore al tiu de la edzino. Nekongrua þajnas la miksa¼o en la goaa komunumo de elementoj el hindua kaj katolika religioj (kasta sistemo kaj kulto de Ganeþo, kune kun kristanaj himnoj kaj preøoj en la konkania lingvo, portugalaj nomoj kaj nomoj de hinduaj gedioj uzataj en la sama familio, ktp). Aliaj moroj estas nek hindaj nek portugalaj, sed unike goaaj.

La tuta novelaro pentras en klara kaj bela lingva¼o riæe koloran bildon de fascina sed verþajne malaperinta socio. Originale verkita en la portugala, øi estis esperantigita de la edzo de la aýtorino, la esperanta poeto Manuel de Seabra. Mi ne havis okazon legi la originalon, sed mi ne dubas, ke la tradukinto fidele konservas la tutan belecon de la portugala teksto.

Precipe kortuþa mi trovis la lastan frazon de la libro: "Eæ hodiaý, ofte, mi fermas la okulojn kaj tuj revidas la malnovan vilaøon ... kaj mi ripetas mallaýte ... en preøo, ke la olda patrujo, la homoj, neniam mortu en mi ..." Trafe skribis Stefan Zweig, alia ekzilito, en sia Buchmendel: "Æiu unika¼o iøas pli kaj pli valora en nia senespere unuformiøanta mondo".

Finfine, estis la portugaloj -- tiu popolo naviganta -- kiu sentis bezonon krei la vorton saudade, nostalgio.

Garbhan MACAOIDH

Vimala Devi: Musono. Eld. Al-fab-eto, Skövde, Svedio, 2000. 64 paøoj. Broþurita. ISBN 91-89432-01-0. Prezo æe FEL: 7,35 eýroj + afranko.

ÿ;