Numero: 007171

Rubriko: Ekonomio

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

JAPANIO

Junaj liberaj laboristoj

Pli kaj pli da japanaj junuloj preferas horpagan dungon al fiksa okupo. Pasintan marton (monato de diplomiĝoj), multaj 18-jaraj finintoj de altaj mezlernejoj elektis la vojon de freeter -- pseŭdo-angla mallongigo de free Arbeiter, kunmeto de angla free (libera) kaj germana Arbeiter (laboristo). Do, freeter signifas "libera laboristo". La vorto aludas al junuloj laborantaj horpage en rapidvorejoj, tagnoktaj vendejoj, salonoj de karaokeo ks, kiuj ne volas fiksan, stabilan okupon nek intencas studi en universitato (kien nur ĉ. duono de la altmezlernej-finintoj enlasiĝas). Averaĝe ili perlaboras ĉ. 100 000 enojn (ĉ. 1000 eŭrojn) monate. Plejparto de ili loĝas kun siaj gepatroj. Ili do povas elspezi la gajnon por propraj aferoj. Ĉu la plej moda vivmaniero de la nuntempaj japanaj junuloj?

IGARASI Takeo

˙;