Korektita versio

numero: 007172

rubriko: politiko

foto-sugesto: neniu

prioritato: 1

IRLANDO

Bojas sovaĝa hundo

En majo 1998, per granda majoritato, la loĝantaro de la tuta irlanda insulo voĉdonis en referendumo por interkonsento inter Britio kaj Irlando pri pac-iniciato en Nord-Irlando. Ekde tiam la nord-irlanda situacio videble malstreĉiĝis: kvankam terorismaj atencoj ne tute ĉesis, iom post iom estiĝis relativa paco -- almenaŭ batalhalto -- inter la du rivalaj komunumoj, la respublikista katolika kaj la porbrita, uniista (t.n."lojalista") protestanta.

La interregistara interkonsento antaŭvidis kondiĉan liberigon de homoj el ambaŭ komunumoj enkarcerigitaj pro terorismo. Sekve estas ellasitaj el prizonoj kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko multaj malliberuloj kondamnitaj pro terorismo, eĉ pro "politika" murdo. Kompreneble, tio provokis indignon precipe inter parencoj kaj amikoj de viktimoj. Ĝenerale, tamen, oni rigardis la amnestion kiel prezon pagendan -- kaj pagindan -- por atingi pacon.

Armiloj

Unu el la liberigitoj estas fifama lojalisto, Johnny (kromnomata "Sovaĝa Hundo") Adair [ĝoni adejr]. Elkarcerigite, Adair reprenis sian iaman vivon. Pro tio preskaŭ tuj eksplodis interna kverelo inter du lojalismaj organizaĵoj, la Ulstera Liberiga Fronto kaj la Ulstera Volontula Soldataro. Do armitaj protestantaj lojalistoj, kiuj antaŭ nelonge batalis kontraŭ katolikaj respublikistoj, turnis siajn armilojn kontraŭ si mem. Pluraj lojalistoj estas murditaj de siaj iamaj kunpartianoj. Rezulte, la brita ministro pri nord-irlandaj aferoj ordonis, ke Adair estu denove enkarcerigita.

Laŭŝajne la nordirlandaj ekstremistoj ĉion faras por pravigi la diraĵon Quos deus vult perdere, prius dementat: zamenhofe "Dio puni deziras, li la saĝon fortiras".

Garbhan MACAOIDH

˙;