Numero: 007180

Rubriko: politiko

Redaktoro: P. Gubbins

Prioritato: 2

Bildsugesto: mapo, kiu montras la situon de

Tuvalo

orektita versio

KOMUNIKADPOLITIKO

Riæa per .tv

Amantoj de krucvortenigmoj konas øin, sed krome oni apenaý scias pri la "insularo en Pacifiko". Nun tamen Tuvalo verþajne iøos ege populara, ne nur æar la gnoma þtato ¼us fariøis 189a membro de Unuiøintaj Nacioj (UN), sed precipe pro øia nacia simbolo en Interreto, mallongigo "tv". Jes, kompreneble, estas la sama kiel la mondvaste uzata mallongigo de televido -- kaj øuste en tio troviøas granda þanco por la nova UN-membroþtato.

25 kvadrataj kilometroj, 11 000 loøantoj, 12 parlamentanoj, kvinpersona registaro -- jen la ciferoj, kiuj priskribas tiun þtateton, kiu estas inter la plej malgrandaj de la mondo kiel Vatikano, Andoro, Monako aý Liðtenþtejno. Sed ankoraý io alia estas karakteriza por la insularo kun la nomo Tuvalo: mezume la terenoj situas nur 4 m super marnivelo. Kaj tio estas la plej granda problemo de la insular-þtato: pro la tutmonda varmiøo sekve de klimata þanøiøo degelas polusaj glacioj, kio kaýzas plialtiøon de marniveloj. Tio signifas por Tuvalo, ke iam øi povus subakviøi; æiujare oni jam nun mezuras plialtiøon de la marnivelo je du øis tri milimetroj. Kio okazos, se la klimata katastrofo ne estos haltigebla aý eæ "progresos"?

Venenaj gasoj

La tuvalanoj timas pri sia ekzisto, kaj pro tio la þtato decidis membriøi en UN, "pro la intereso de estontaj generacioj", diris ministroprezidanto Bikenibeu Paeinu en la UN-sidejo en Novjorko. Kun aliaj insulþtatoj en simila situacio, Tuvalo volas engaøi sin por internaciaj kontraktoj pri reduktado de la venenaj gasoj, kiuj kaýzas surteran varmiøon. Sed por tia engaøiøo oni bezonas monon, kiun Tuvalo ne havas. La malriæa loøantaro vivtenas sin precipe per simpla fiþkaptado. Sen konstanta financa subteno de Aýstralio, Nov-Zelando kaj la eksa kolonia potenco Britio, la registaro povus eæ ne pagi la flugon por sia delegitaro al UN.

Sed nun la gnoma þtato malkovris trezoron, per kiu øi povas riæiøi: sian internacie uzatan mallongigon en Interreto ".tv" (kiel ".de" por Germanio aý ".be" por Belgio). Ho, kiom feliæaj estus televidaj kompanioj, se ili povus uzi tian mallongigon, æar kompreneble "RTL.tv" estus multe pli konvena adreso ol "RTL.com".

Adres-fina¼o

Do, Tuvalo vendis la rajtojn je sia adres-fina¼o kun la punkto antaý tv por 20 milionoj da usonaj dolaroj al kanada kompanio "Information.ca", kiu disvendas øin mondvaste. El la licencoj la insulara þtateto enspezos, laý taksoj, æiujare øis 60 milionojn da usonaj dolaroj -- vera financa beno por la ftiza fisko tuvala. La novajn riæa¼ojn oni volas uzi ne nur por mediprotektado, sed ankaý por akceli turismon kaj tiel krei pliajn financfontojn. Øis nun nur malmultaj turistoj el riæaj landoj trovis la vojon al la fora insularo; sed ili laýte laýdas la belegajn sablajn plaøojn æe turkis-kolora oceano kiel veran paradizon. Æu kun multa turismo tia idilio restos paradizo, estas alia afero. Amasa turismo, kiel konate, alportas ne nur benojn.

Kiel ajn, pri la benoj de moderna komunikado tio estas bela leciono, æar ni vidas, ke Interreto povas helpi malriæajn þtatajn gnomojn en medipolitiko, kondiæe ke ili havas avidatan mallongigon ...

Stefan MAUL

ÿ;