numero: 007188

rubriko: politiko

foto-sugesto: senditaj de la aŭtoro?

prioritato: 2

LITOVIO

Fluga vizito

Pro internacia tribunalo esploranta komunismajn krimojn pasigis en Litovio la ĉina parlamentestro Li Peng anstataŭ du tagoj nur iom pli ol du horojn. Fakte Li Peng, dua altrangulo en la komunisma ĉina hierarkio, eĉ ne forlasis la flughavenon.

Unue la ĉino minacis nuligi sian viziton, kiun aranĝis la litova parlamentestro Vytautas Landsbergis -- mem unu el la iniciatintoj de la tribunalo. Poste Li Peng petis, ke dum la vizito la tribunalo ne kunsidu. Finfine diplomatoj sukcese evitis skandalon kaj aranĝis, ke la 150-minuta vizito estu traktata simple kiel reciproka laborvizito. Sed dume, malgraŭ la deziroj de la gastoj, ke ne okazu en Litovio kontraŭĉinaj protestoj, videblis deko da homoj kun ŝildoj ekster la flughaveno apogantaj sendependecon de Tibeto.

La ĉeeston de Li Peng oni taksis tamen pozitiva. Ĉinio membras en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj: ĉina apogo por Litovio, kiu strebas iĝi malkonstanta ano de la konsilio, ege gravas.

LAST/pg

Ĉina parlamentestro Li Peng kun sia edzino Zhu Lin.

Ne kaŝis sian ĝojon ĉina parlamentestro Li Peng kaj litova kolego Vytautas Landsbergis.

Protestis tibetsimpatiantoj antaŭ la flughaveno de Vilnius. ˙;