numero: 007195

rubriko: moderna vivo

foto-sugesto: neniu (ĝis nun!)

prioritato: 1

JAPANIO

Kiam verda insulo nigriĝas

Forlasis insulon Miyake-zima la tuta loĝantaro pro erupciado de vulkano Oyama. Malgraŭ raportoj de la Komisiono pri Vulkana Erupcio, ke la vulkano stabilas, dum julio kaj aŭgusto Oyama plurfoje erupciis, eligante fumon, cindrojn kaj finfine magmon. Tiam oni ordonis, ke la loĝantoj -- krom kelkcento da gardistoj -- translokiĝu al la japana ĉefurbo Tokio, kie ili nun loĝas en provizoraj dometoj. Jen la unua fojo, ke la insulanoj devis forlasi sian hejmon kaj nur la dua fojo, ke okazis tia evakuo: en 1986 loĝantoj de najbara insulo Oosima same estis evakuitaj.

Historie Oyama erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron: elfluas lafo kaj post kelkaj semajnoj ĉio finiĝas. Ĉi-foje la erupcio pli gravis: cindroj kovris la tutan insulon kaj cindro-fluoj detruis multajn domojn. Miyake-zima estis paradizo por bestoj kaj birdoj, sed nun verda insulo fariĝis monotone nigra.

Sursojle de malapero

Japanio estas maljunula lando kaj Miyake-zima ne esceptas. Kiam Oyama erupciis en 1983, terkulturistoj ankoraŭ havis energion por rekonstrui siajn vivojn: ĉi-foje nur malmultaj petis registaran subvencion por ripari siajn domojn kaj kampojn. Pro tio, la insulo nun staras sursojle de malapero.

En septembro pluvego inundis 190 000 domojn en urbo Nagoya: 380 000 homoj devas forlasi siajn hejmojn. Ŝajnas, ke Japanio sekuras kontraŭ krimoj, ne kontraŭ kataklismoj, kies viktimoj -- eĉ en riĉa lando kiel Japanio -- ne multe helpatas de la registaro. Ĉiu en Japanio devas helpi sin mem -- inkluzive de la loĝantoj de Miyake-zima kaj de Nagoya.

HORI Jasuo/pg

˙;