Numero: 007198

Rubriko: Libroj

Redaktoro: Boris Kolker <kolker@stratos.net>

Prioritato: 1

Korektita versio

Poezio sed ne poemoj

La nomo de Gonçalo Neves estas certe konata inter la sciuloj de la esperanta poezio. En 1999, ĉe FEL aperis lia unua persona poemaro titolita Simptomoj. Pli frue li prezentiĝis en aliaj libroj kune kun tri hispanaj aŭtoroj (konsistigante la faman iberian kvaropon), kaj en du antologioj. Ne necesas ĉi tie priskribi ĉiujn movadajn meritojn de Neves, ĉar ĉi tio estas la recenzo pri la libro mem, kaj krome la meritoj estas listigitaj dorskovrile de la libro. Do, ni transiru al la enhavo.

La libro estas stranga, samkiel strangas la entuta kreado de Neves. Homo, denaske kutimiĝinta legi rusan poezion (tia do mi estas), estas instinkte atendanta, ke la poemoj enhavos almenaŭ ritmon (ankaŭ kutime rimojn, sed ne tiom nepre). Ambaŭ mankas en Simptomoj, kaj tio frapis min de la komenco. Por pliklarigi la esencon de l' problemo, mi foliumis kelkajn vortarojn, kaj jen kiom paradoksa rezultiĝis la konkludo pri la kreado de G. Neves. Do, lia kreado estas poezio, sed la kreaderoj ne estas poemoj! Laŭ la vortaro, poezio estas "speco de arto, kies ilo kaj materialo estas vorto, kaj kies esenco estas pensado per vortaj specimenoj (dum kiam prozo estas pensado per abstrakto, skemoj kaj formuloj)". Ĉi tio tre taŭgas por Simptomoj. Kaj jen kio estas poemo: "Unuo de la ritme organizita belarta parolo". Jen la kerno: ritme organizita.

Sed ne eblas, certe, diri, ke ritmo entute forestas. Neves havas sian ritmon, kaj oni povas eĉ rimarki certan logikon en la ritmo-ordo. Sed por tio necesas nemallonga laboro, kion plejparto de legantoj apenaŭ deziros fari.

Por mi la pinto de senritmeco fariĝis "Amoroj". La poemo, premiita en 1999 en Belartaj konkursoj de UEA en la ĝenro de poemoj, estas efektive malpoemo, ĉar estas neniu aludo je ritmo kaj rimo. Tio estas disliniigita novelo:

La latina lingvo havas inan sekson.

Ŝi estas patrineca, dorlotema kaj mamnutra.

Ŝi postlasis longan historion.

Ŝi amindumis kaj amoris pli abunde

ol iu ajn alia lingvo.

Do, la "Amoroj" etendiĝas je 5 (kvin!!) paĝoj, kaj ĝi estas vere nefinlegebla. Post la eklego oni pensas: "Ho, kiom interesa temo!", sed jam meze oni verŝajne trafoliumas la reston, sen esperi finlegi.

Ĉi tie tempas diri ankaŭ pri la enhavo de la poemoj. Neniam eblas riproĉi aŭtoron, ke leganto nenion komprenas. Eble, la leganto estas stulta. Sed se jam pluraj legantoj konfesis, ke apenaŭ ion komprenas? Por mi tio estus simptomo! La leksikono de Neves estas riĉa (ne vane li ja estis Akademiano!), li energie uzas siajn lingvokonojn, kaj pro tio la ĝenerala lingvaĵo estas tre komplika. Do, por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco:

Gagat' el kobro-haroj psilas forton

kiu tenas kaj kuraras

la muskolojn kie vadas

etaj feoj kun marteloj

spito-mokaj pri la lego

de duobla loza ceno. ("Gagata")

La temoj de poemoj de Neves, verkitaj en la dua duono de 1990-aj jaroj, en si mem estas sufiĉe strangaj kaj malkutimaj. La jam menciita "Amoroj" vere ravas per originaleco de sia temo. Krome listigindas "Pledo pri Adasismoj", "Nia Fundamento senmaskigita", "Niaj ĉapeloj", ktp. Tio tre kontrastas al la pli kompreneblaj poemoj el la unua duono de 1990aj jaroj, kiam Neves serĉas inspiron en ĉirkaŭa medio, ne ligante siajn perceptojn al nia movado: "Tempesto", "Metropolo", "Kaŭkazo via".

Al mi plaĉas veni regnojn de vulgaro, metropoli tra spaliroj da betonoj kaj cementoj, neniumi ĉe anguloj de obskuro kaj haladzo, spioni ĉe sakstrato reziduojn de sordido... ("Metropolo").

La aŭtoritato de Neves kiel de Esperanto-lingvisto estas senduba. Unu mia konato, partopreninta dum la julia KEF en Helsinki la disputon "Kio, diable, estas poezio" gviditan de Neves, rakontis, ke la disputo estis tre vigla kaj interesa, kaj ke mem Neves evidentiĝis vera fakulo pri teorio de poezio. Kaj la plej interesa kaj stranga estas, ke inter la diskutitaj punktoj estis la demando, kion eblas nomi poezio, kaj kion ne. Efektive strange ...

Sed aliflanke, oni nepre ne asertu, ke tia poezio estas io ne atentinda. Tute ne, sed la originala poemaro senprefaca Simptomoj brile pruvas, ke la modernaj imagoj pri la ĝeneralaj aspekto kaj formo de poezio povas esti absolute diversaj, eĉ ene de unu kontinento (Eŭropo).

Grigori AROSEV

Gonçalo Neves: Simptomoj (originala poemaro senprefaca). Serio Stafeto n-ro 25. Eld. Flandra Esperanto- Ligo, Antverpeno, 1999. 72 paĝoj vinktitaj. ISBN 90-71205-86-X. Prezo ĉe FEL: 8,00 eŭroj + afranko.

˙;