Numero: 007200

Rubriko: Ekonomio

(fotoj senditaj tra JP)

Redaktoro: Roland Rotsaert <rotsaert@esperanto.be>, oficeje <rotsaertr@ccrek.be>

Prioritato: 2

Korektita versio

JAPANIO

Ginza

Ĉenoj de vendejoj, kiuj vendas malaltpreze medikamentojn, kosmetikaĵojn, ktp, laŭ modelo de usona drugstore, apartenas al la plej kreskantaj branĉoj de la japana komerca mondo. Matsumoto Kiyoshi estas la plej granda tia ĉeno kun ĉ. 500 filioj en kaj ĉirkaŭ Tokio. Sed al ĝi mankis filio en Ginza, la plej fama kaj prestiĝa komerckvartalo de Tokio. Fondi tie filion aspiras ĉiuj ajn detalistoj.

Lastatempe Matsumoto Kiyoshi sukcesis malfermi tie filion, sed samtempe ankaŭ establis sin Boots [buts], ĉeno kun mil kaj kelkcentoj da filioj en Britio. Kio rezultos el ilia konkurenco?

IGARASI Takeo

˙;