numero: 007204

rubriko: moderna vivo / opinio

foto-sugesto: Cathy Freeman (?)

prioritato: 1

OLIMPIAJ LUDOJ

Torĉo de hipokriteco

Kiam estis malfermataj la 27aj Olimpiaj Ludoj en Sidnejo, Aŭstralio, Cathy Freeman [kate frimen], jam aŭstralia heroino de atletiko, fariĝis monde konata: estis ŝi, kiu metis fajron en la olimpian kalikon. Freeman elektiĝis honora portanto de la olimpia torĉo ne nur pro sia atletikeco sed ankaŭ pro sia aborigena deveno -- supozeble multe pli pro sia aborigeneco.

Dum la lastaj du jarcentoj eŭrop-devenaj helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron kaj ilin ĉasadis. Tri milionoj da aborigenoj reduktiĝis al 200000. Avino de Freeman estis perforte disigita de sia familio kaj estis kulture "asimilita" al helhaŭtuloj. Aborigenoj preskaŭ perdis siajn proprajn lingvojn, kulturojn kaj nomojn.

Kaj nun, en la jaro 2000, aŭstraliaj helhaŭtuloj enscenigis Freeman, aborigen-devenan, kvazaŭ ili kritikus sin mem kaj la pasintecon de sia lando. Kia hipokriteco!

IGARASI Takeo

˙;