Korektita versio

numero: 007209

rubriko: politiko

foto-sugesto: 2 jpg's geleverd

prioritato: 1

AŬSTRIO

Sankcioj malsankciitaj

La sankcioj de la 14 ceteraj ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) kontraŭ Aŭstrio estis forigitaj en septembro. EU enkondukis la sankciojn en februaro pro la eniro de la ekstremdekstra Libereca Partio en la koalician registaron. Krome ties tiama ĉefo Jörg Haider [jerg hajda] estis akre kritikata pro liaj rasismaj kaj ksenofobiaj eldiroj.

Laŭ EU, la sankcioj estis utilaj. Dum sepmonata periodo oni sekvis la rekomendojn de tripersona komisiono, konsistanta el t.n. "saĝuloj", kaj esploris homajn rajtojn rilate eksterlandanojn en la alpa respubliko. Tamen la Libereca Partio kaj ties influo sur la registaro en Vieno estigis zorgojn: tial la 14 ŝtatoj interkonsentis pri "speciala atentemo" rilate la partion, kies detaloj estos ellaboritaj sub la franca prezidanteco.

Granda sukceso

La aŭstria federacia kanceliero Wolfgang Schüssel [volfgang ŝusel] bonvenigis la forigon de la EU-sankcioj. Li opiniis la ĉesigon "granda sukceso por Aŭstrio" kaj emfazis, ke la Eŭropa Unio denove estiĝas unu familio. Susanne Riess-Passer [zuzane ris pasa], ĉefino de Libereca Partio kaj vickanceliero, opiniis, ke venkis prudento. Laŭ ŝi, EU konsistas denove el 15 egalrajtaj ŝtatoj, en kiuj civitanoj decidas pri sia parlamento kaj pri sia registaro. La "atentemo" rilate ŝian partion ŝajne ne ĝenas ŝin.

Tamen, malgraŭ la forigo de la eŭropaj sankcioj, Usono kaj Israelo decidis reteni sian distancon. Laŭ la israela ĉefministro, Ehud Barak, daŭros tia situacio, dum partio kun "nov-faŝismaj tendencoj" restas en la registaro. Tial la loko de la revokita ambasadoro de Israelo en Aŭstrio restos vaka. Usono sciigis, ke ĝi daŭrigos sian politikon de "elektitaj diplomatiaj kontaktoj". Siaflanke Kanado decidis plene restarigi siajn provizore limigitajn diplomatajn rilatojn.

Evgeni GEORGIEV

Wolfgang Schüssel, kanceliero de Aŭstrio

Wolfgang Schüssel kaj Susanne Riess-Passer

˙;