Rubriko: enkonduko por p. 3 de MONATO 11/2000

Redaktoro: S. Maul

Prioritato: 1

NEKorektita versio

(sen titolo)

Estimataj gelegantoj,

pri eksa (granda) Jugoslavio kaj aktuala (malgranda) Jugoslavio de Slobodan Miloseviæ aperis multaj artikoloj kaj komentarioj en nia revuo. Ni ne hezitis karakterizi la diktatoron Miloseviæ kiel krimulon, sed ankaý -- almenaý mi mem -- kondamnis la NATO-atakojn, kiujn terure suferis la serba popolo. La bomboj detruis la landon, sed NATO ne atingis sian celon, forpeli la despoton. Tion nun fine faris serboj mem, kiuj ne plu fidis al propagando kaj vanaj promesoj de Miloseviæ kaj de lia kliko. Unu el la lastaj diktatoroj de l' civilizita mondo estas forbalaita de sia trono, kaj estas konsole, ke ankaý li spertis la saman sorton kiel multaj liaj samkanajloj. Nu, ni lasu tiun æi figuron de pasinteco, sed kia estas la estonteco de Serbio kaj Jugoslavio? Necerta, æar kiel majstru la nova prezidanto Koþtunica la ðaoson postlasitan de sia antaýulo, kiel li regu þtaton, kiun dum 13 jaroj perforte formis Miloseviæ, kun administracio komplete trapenetrita de adeptoj liaj, koruptitaj fare de lia reøimo? Krome oni ne pretervidu, ke Serbio havas nenian tradicion, nenian sperton pri demokratio. La novaj gvidantoj el la opozicia konglomerato, cetere, estas veraj patriotoj kaj naciistoj serbaj, kontraste al Miloseviæ, kiu uzis naciismon nur kiel pretekston kaj propagandan rimedon por betoni sian personan potencon. Kiel ajn, nun kiam mi verkas tiujn æi liniojn -- tri tagojn post la revolucio en Beogrado -- oni neniel povas prognozi, kia estos la evoluo en Serbio kaj Jugoslavio, ankaý æar ties dua respubliko, Montenegro, ne havas interesojn nepre kongruajn kun tiuj de la novaj jugoslaviaj regantoj, serbaj naciistoj. Krome multe dependos, kiel agos kaj reagos Ruslando unuflanke kaj Okcidento aliflanke rilate al "nova" Jugoslavio. Sendube estos ankoraý multaj okazoj por verki tiutemajn artikolojn en nia revuo.

Sincere via Stefan Maul

ÿ;